Rustemberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rustemberizo
Rustemberizo
Rustemberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. caesia
Emberiza caesia
(Cretzschmar, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Emberiza caesia Naumann.jpg
Emberiza caesia Naumann

La Rustemberizo, Emberiza caesia, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi reproduktiĝas en Grekio, Turkio, Kipro kaj la marbordaj landoj de la orienta bordo de la Mediteraneo. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en Sudano. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

La Rustemberizo reproduktiĝas en sunbanaj malfermaj montetoj, kun iome da arbustoj. Ĝi estas ĉefe marborda aŭ insula, kaj ofte reproduktiĝas je pli malaltaj niveloj ol la proksime rilata Hortulano kie ili koincidas. La ino demetas 4 al 6 ovojn en surgrunda nesto. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono semoj.

Tiu birdo estas pli malgranda ol la Hortulano kaj tre simila al tiu. La reprodukta masklo havas tre grizan kapon (kiel la Hortulano) kun oranĝecaj gorĝo kaj mustaĉa strio (anstataxu flavaj). La supraj partoj estas brunaj kaj tre striecaj (kiel la Hortulano), escepte ĉe pugo, la brusto estas multe pli malhelgriza (same kiel la kapo) ol ĉe la Hortulano kaj la resto de la subaj partoj estas multe pli markate ruĝecoranĝa, de kie venas la komuna nomo de la specio. La flugil- kaj vostoplumoj estas nigrecaj kun helbrunaj bordoj. La fortika beko estas rozkolora anstataŭ flaveca kaj montras same helan okulringon sed ne tiom markate.

Inoj kaj junuloj havas ne tiom markatan kapobildon, kaj estas tre similaj al tiuj de Hortulanoj. Ili povas esti distingitaj nur pro la pli helbruna pugo.

Tiu birdo estis priskribita la unuan fojon de la germana fizikisto Philipp Jakob Cretzschmar kaj laŭ tio estas nomata en la angla kaj aliaj lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]