Rustenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rustenburg
Rustenburg (Sud-Afriko)
Rustenburg (Sud-Afriko)
DMS
Bazaj informoj
ŝtato: Sud-Afriko
regiono: Nordokcidenta Provinco
distrikto: Bojanala Platinum
fondiĝo: en 1851
nombro de loĝantoj: 107 909 (stato de 2010)
koordinatoj: 25° 40' norde, 27° 15' oriente

Rustenburg [ˈrœstənbœrx] estas urbo en la Nordokcidenta Provinco de Sud-Afriko. Ĝi situas nordokcidente de la montoĉeno Magaliesberg. Laŭ la stato de 2010 la urbo havas 107.909 loĝantojn.

Rustenburg en 1851 fondiĝis fare de la voortrekkers, buraj pioniroj kiuj post la brita okupo de Sud-Afriko retiriĝis al la nordo de la lando, setlis tie kaj fondis sendependajn burajn respublikojn. La urbanoj ŝuldas sian prosperon al la plateno-minejoj, kiuj apartenas al la plej grandaj de la mondo. La nomo Rustenburg en la afrikansa lingvo cetere signifas loko de trankvilo.

En somero 2010 la urbo estas unu el la matĉejoj de la Futbala Mondpokalo 2010.

Dosiero:Bafokeng.jpg
la reĝa Bafokeng-stadiono en Phokeng proksime de Rustenberg