Ruĝkapa kaŭkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rustokapa kaŭkeno)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa kaŭkeno
Ruĝkapa kaŭkeno
Ruĝkapa kaŭkeno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Chloephaga
Specio: Ch. rubidiceps
Chloephaga rubidiceps
(P.L. Sclater, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝkapa kaŭkeno aŭ pli precize laŭ koloro kaj laŭ latina scienca nomo Rustokapa kaŭkeno (Chloephaga rubidiceps) estas specio de birdo de la ordo de Anseroformaj de la familio de Anasedoj propra de plej suda Sudameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ruĝkapa kaŭkeno

Ĝi estas simila al Grizkapa kaŭkeno, sed tiu havas grizan kapon, dum la Ruĝkapa kaŭkeno, kiel ambaŭ nomoj sugestas, havas ruĝecan kapon. Ĝi estas la plej malgranda membro de la kaŭkenoj. Ĝi estas 45 al 50 cm longa kaj pezas proksimume 2 kg.

Temas pri birdo kun helgriza dorso, kaj nigrablanka strieco ĉe supra dorso, brusto, flankoj kaj subaj partoj. Estas iom da rusteca aŭ sablokolora nuanco en plej supra dorso kaj brusto. La kapo kaj supra kolo estas ruĝecbrunaj. La beko estas nigra kaj ĉirkaŭokule estas blanka ringo. La interno de la kruroj estas nigra dum la ekstera flanko estas ruĝoranĝa, kio ege maloftas ĉe birdoj, sed okazas ankaŭ ĉe la parenca Grizkapa kaŭkeno. Ambaŭ seksoj estas similaj (malkiel ĉe la aliaj membroj de la genro, escepte ĉe la simila Grizkapa kaŭkeno). Estas pro tio malmulta aŭ apenaŭa seksa duformismo.

Nematuruloj estas pli senkoloraj.

Dumfluge tiu specio montras nigrajn unuarangajn, kun la resto de la flugiloj blanka escepte pro larĝa verda bendo.

La maskla alvoko estas milda fajfo, dum tiu ina estas akra kuklado.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en malfermaj herbejaj ebenaĵoj de Fuegio al Santa Cruz en Argentino, suda Ĉilio kaj Falklandoj. La sudamerikaj birdoj estas nune tre raraj. Ili vintras en malaltaj teroj de suda Argentino, je iome da distanco norde de siaj reproduktaj teritorioj. Ĝenerale en Andoj somere kaj ĉe Patagona Stepo vintre. La populacio de la Malvinoj estas de loĝantaj birdoj.

Tiu neotropisa specio restas nombra en la Falklandoj[1], spite konkurenco pro paŝtado fare de paŝta brutobredado de bovoj kaj ŝafoj, sed la sudamerika populacio en Fuegio malpliiĝis al kelkaj centoj da birdoj ne nur pro brutobredado, sed ĉefe pro predado fare de la Griza lupovulpo, kiu estis enmetita en Fuegion en la 1950-aj jaroj por kontroli la populacion de kunikloj.[2]

Oni ne priskribis subspeciojn.

La remburita nesto estas konstruita inter alta herbotufaro, kaj la ino demetas 4–11 ovojn, kiuj estas kovataj de la ino dum la masklo restas proksime.

Tiu surterema specio preferas marĉajn arbarklarejojn de altaj teroj kaj manĝas per paŝtado; ili rare naĝas. Ili formas arojn for de la reprodukta sezono, ofte mikse kun la parenca Grizkapa kaŭkeno. Sed ĝenerale temas pri agresema specio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Falkland Islands State of the Environment Report 2008. gov.fk (Majo 2008). Alirita 29a Aŭgusto 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-20. Alirita 2012-02-27.
  2. Nowak, R. 1999. Walker's Mammals of the World, Sixth Edition. Baltimore: The Johns Hopkins University Press.

Literaturo[redakti | redakti fonton]