Rutenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ligna preĝejo en rutena vilaĝo Ruský Potok

Rutenoj (rusine: Русини) estas etno de homoj en la regiono de la Karpatoj; la anoj de la popolo loĝas en Ukrainio, Pollando kaj Slovakio. La tradicia nomo de la popolo en Esperanto estas ruteno; tiel ĝi troveblas en la Esperanto-vortaroj. En la ĉi-sekva artikolo unu aŭtoro enkondukis la esprimon rusino; vidu pri tio la diskuton.

La popolo konsistigas la plej okcidentan branĉon de orientaj slavoj; ĝi estas juna nacio kun maljunaj radikoj. Oni povas konsideri la popolon transiro inter slovakoj kaj ukrainoj kun iuj polaj konturoj. (Slovakoj povas konsideri ilin kiel ukrainoj, poloj kiel slovakoj aŭ ukrainoj k.s.). Ili neniam havis sian propran ŝtaton. Origine la antaŭuloj de nuntempaj popolanoj vivas nur en parto de Okcidentaj kaj Orientaj Karpatoj, sur la nordaj kaj sudaj deklivoj kaj iam en apudaj lokoj de Slovakio, Pollando, Ukrainio, Rumanio kaj Hungario. De ĉi loko ili migradis al Serbio (Vojvodino), kaj ĉefe dum fino de 19-a jarcento kaj komenco de 20-a jarcento multe da popolanoj precipe pro la ekonomiaj kaŭzoj elmigradis al Usono kaj Kanado. Iuj diasporoj vivas en Ĉeĥio kaj Kroatio.

Evoluo de la nomo

Bazo de ĉi nomo estas de vorto RusRuso kaj montras konekton kun oriento, tial ĉi nomo estis termino por signado de loĝanto de granda mezepoka ŝtato Kieva Regno. Malfruaj nomoj de ili, kiujn ili uzas por memsignado aŭ aliaj signadas per ili, montras ke ili havas konektojn kun Rusujo (ilia deveno) kaj ankaŭ, ke ili vivas en Karpataj Montoj. P.e:

  • Karpato-rusoj,
  • Karpataj ukrajinanoj,
  • Rusnáci
  • Rusinoj
  • Ungar-rusoj
  • Subkarpataj rusinoj
  • Karpataj rusinoj
  • Rusiny

Malgraŭ multeco da nomoj la plej taŭga nomo estas ruteno.

Nomon rusinon jam uzis Alexander Duchnovič en sia poemo Donaco en 19-a jarcento (Mi estis rusino....) - Ja rusin buv, jesm i budu, ja rodivsja rusinom ... (trad: Mi ruteno estis, estas kaj estos, mi naskiĝis kiel ruteno ), kiu iĝis la nacia kredo. Ĉi termino estas enhavata en unua linio de nacia himno (Podkarpatskiji Rusyny ostavte hlubokij son) (eo: Subkarpataj rusinoj lasu profundan sonĝon).

Rutenoj en Pollando uzas nomon Lemkoj, tio estis nova termino ĉar ĉi nomo ili komencis uzi nur dum komenco de 20-a jarcento. Antaŭ ili uzadis Rusyn - Ruteno.

Lingvo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusina lingvo.

Rutenoj parolas rusine. Rusina lingvo estas kodifita de jaro 1995 (27.1.) en Slovakio, kaj ankaŭ estas unu de oficialaj lingvoj en Serbio – Vojvodino de komenco de 20-a jarcento. Iuj lingvistoj konsideras rusinan lingvon nur kiel dialekto de ukraina lingvo. Solaj rusinoj konsideras ĝin kiel memstara lingvo kun siaj apartaj konturoj. (Por ekzemplo: diferenco en vortoprovizo de ukrajina lingvo kaj rusina lingvo estas pli grava, kiel inter slovaka kaj ĉeĥa lingvo.) La rusina lingvo uzas cirilan alfabeton.

Konsiderante ke, rusinoj ne havis sian propran ŝtaton kaj longatempe kodifikitan lingvon, ilia lingvo estis multe influita per naciaj lingvoj de ŝtatoj en kiu ili vivis precipe per slovaka, hungara kaj pola vortoprovizo. Ĉi influoj kun nombraj malnov-slav-ekleziaj liturgiaj terminoj kaj dialektaj vortoj unikaj por rusinoj estas tio, kio diferencigas ilian parolatan lingvon de aliaj orientslavaj lingvoj p.e. de ukrajina lingvo.

La plej okcidentaj rusinaj dialektoj en Slovakio en Distrikto Stará Ľubovňa, preskaŭ flue trairas en lokaj slovakaj dialektoj, diferencante nur per gramatiko sed ne multe per vortprovizo. Simila situacio estas sur la orienta flanko de troviĝejo de rusina lingvo en Ukrainio.

Geografia situo

Proksima mapo de teritorio, kie vivas rutenoj en Karpatoj en Centra Eŭropo
  • Slovakio

Rutenoj en Slovakio loĝas historie precipe en vilaĝoj en sudaj valoj de Karpatoj. Ilian teritorion kreis zono precipe en nuntempa Regiono Prešov, kiu iras laŭ ĉefa karpata montoĉeno kun slovak-pola limo el vilaĝo Osturňa en distrikto Stará Ľubovňa sur okcidento ĝis slovak-ukrajina limo sur oriento (la plej orienta vilaĝo de Slovakio Nová Sedlica en distrikto Snina, tra distriktoj: distrikto Bardejov, distrikto Svidník, distrikto Stropkov, distrikto Medzilaborce, distrikto Humenné, distrikto Snina kaj iom sude distrikto Sobrance). Suda rando de ĉi zono estis ne regula, ie iras ĝis 40 km de la menciita slovak-pola limo enen de Slovakio. Nune ili loĝas en simila zono , nur en kelkaj lokoj, ĝi malplilarĝiĝis. Eksistas ankaŭ pluraj rusinaj insuloj en Slovakio kiu rusinoj kreas signifan parton de loĝantaro de vilaĝo:

Divido

Laŭ kultur-etnaj indicoj oni dividas je la 5 grupoj:

Kulturo

Teatroj

Muzeoj

En kelkaj muzeoj eksistas stabilaj ekspozicioj de rutena popola arto, ikonoj kaj pentraĵoj. La plej gravaj kaj la plej vastaj estas en Svidník kaj Uĵhorod, specializitaj en muzeoj: Bardejov (ikonoj) - Slovakio, Medzilaborce (moderna arto) – Slovakio, Nowy Sacz (ikonoj) - Pollando, Ruskij Kerestur (Rusinoj de Baĉka) - Vojvodino, Zyndranowa (Lemkoj).

Rigardo je skanseno en Humenne kun ligna preĝejo de vilaĝo Nová Sedlica
Rigardo de kastelo je la skanseno kun rutena popola arkitekturo en urbo Stará ľubovňa

Skansenoj kun tradicia rusina popola arkitekturo estas en Svidník kaj Uĵhorod. Simile skanzenoj en Bardejovské Kúpele, Humenné, Stará Ľubovňa kaj Sanok posedas konstruaĵojn kaj objektojn de rusina popola kulturo.

Gravaj rutenaj personoj en historio

Sudo de Karpatoj

Nordo de Karpatoj

Vojvodino

Gravaj rutenaj nuntempaj personoj

Slovakio

Pentrado

Rutenaj kongresoj

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  • Chlebowski, Cezary (1983). Wachlarz: Writings on the Liberating Organization, a Division of the National Army (Wachlarz: Monografia wydzielonej organizacji dywersyjnej Armii Krajowej : wrzesien 1941-marzec 1943), Instytut Wydawniczy Pax. ISBN 83-211-0419-3
  • Dyrud, Keith P. (1992). The Quest for the Rusyn Soul: The Politics of Religion and Culture in Eastern Europe and in America, 1890-World War I, Balch Institute Press. ISBN 0-944190-10-3
  • ed. by Patricia Krafeik (1994). The Rusyns, Eastern European Monographs. ISBN 0-88033-190-9 *Magocsi, Paul Robert (1978). Shaping of a National Identity: Subcarpathian Rus', 1848-1948, Harvard University Press. ISBN 0-674-80579-8
  • Magocsi, Paul Robert (1988). Carpatho-Rusyn Studies: An Annotated Bibliography (V. 1: Garland Reference Library of the Humanities), Garland Publishing. ISBN 0-8240-1214-3
  • Magocsi, Paul Robert (1994). Our People: Carpatho-Rusyns and Their Descendants in North America, Society of Multicultural Historical. ISBN 0-919045-66-9
  • Magocsi, Paul Robert (1994). The Rusyns of Slovakia, East European Monographs. ISBN 0-88033-278-6
  • Magocsi, Paul Robert (1996). A New Slavic Nation is Born, East European Monographs. ISBN 0-88033-331-6
  • Magocsi, Paul Robert (1999). Carpatho-Rusyn Studies: An Annotated Bibliography, 1985-1994, Vol. 2, Columbia University Press. ISBN 0-88033-420-7
  • Magocsi, Paul Robert (2000). Of the Making of Nationalities There Is No End, East European Monographs. ISBN 0-88033-438-X
  • Magocsi, Paul Robert, Sandra Stotsky and Reed Ueda (2000). The Carpatho-Rusyn Americans (Immigrant Experience), Chelsea House Publications. ISBN 0-7910-6284-8
  • Magocsi, Paul Robert (2002). Encyclopedia of Rusyn History and Culture, University of Toronto Press. ISBN 0-8020-3566-3
  • Magocsi, Paul Robert (2006). Carpatho-Rusyn Studies : An Annotated Bibliography Vol.3 1995-1999, East European Monographs. ISBN 0-88033-531-9
  • Mayer, Maria, translated by Janos Boris (1998). Rusyns of Hungary: Political and Social Developments, 1860-1910, Eastern European Monographs. ISBN 0-88033-387-1
  • Petrov, Aleksei (1998). Medieval Carpathian Rus': The Oldest Documentation about the Carpatho-Rusyn Church and Eparchy, Eastern European Monographs. ISBN 0-88033-388-X
  • Rusinko, Elaine (2003). Straddling Borders: Literature and Identity in Subcarpathian Rus', University of Toronto Press. ISBN 0-8020-3711-9