Ruth Moline Culbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruth Moline Culbert
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1911 (1911-06-28)
Morto 22-an de majo 2004 (2004-05-22) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Sidney Spence Culbert
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ruth Moline CULBERT ("Ruto") (naskiĝis la 28-an de junio 1911, mortis la 22-an de majo 2004) estis instruisto kaj Esperanto-aktivulo en Seatlo. Ŝi estis la edzino de doktoro profesoro Sidney Spence Culbert, kiu konata interalie pro siaj esploroj pri la popolnombrado de la esperantistaro. Ŝi estis fervora propagandisto pri la lingvo internacia, kaj ŝi verkis ankaŭ simplajn teatraĵojn en la lingvo, eldonitajn de ELNA en 1994 sub la titolo Kvar teatraĵoj. La titoloj de la unuopaj verkaĵoj estas Dolĉa Emilino, Ĉio estas en viaj manoj, La juvelo, kaj Belulino kaj la besto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]