Ruwer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Ruwer en okcidenta Germanio. Pri la komunumaro Ruwer, nomita laŭ la rivero, legu en aparta artikolo.
Ruwer
ĉe Hinzenburg
ĉe Hinzenburg
rivero
Bazaj informoj
Situo Eŭropo, Germanio, okcidenta Hunsrück, Rejnlando-Palatinato
Longeco 46 km km
Fluo
Fonto ĉe la monto Rösterkopf apud Osburg
- Alteco super marnivelo 660 m m
Enfluejo Mozelo apud Trier-Ruwer/Eitelsbach
- Alteco 120 m m
Altecodiferenco 540 m m
Geografio
Trairataj urboj Trier kaj aliaj (detale vidu maldekstre)
vdr

La Ruwer (latine Erubris, Rubora) estas rivero de 46 kilometroj da longo en Germanio, kiu alfluas la pli grandan riveron Mozelo. Ĝi fontas ĉe la monto Rösterkopf apud la loko Osburg, fluas tra Kell am See, Niederkell, Zerf, Hentern, Hinzenburg, Schöndorf, Pluwig, Gusterath-Tal, Sommerau (akvofalo), Waldrach, Kasel kaj Mertesdorf kaj en la urboparto Ruwer-Eitelsbach de Trier enfluas la Mozelon.

La rivero estas la plej akvoriĉa alfluo al la Mozelo. En la unua parto la rivereto fluas tra neloĝata valo, en la fina parto dum printempo kaj post forta pluvado ankaŭ paseblas per kajakoj.

Vinkultivado

En iuj deklivoj borde de la rivero kultiviĝas vino - tiuj vitejoj apartenas al la vinkultiva regiono Mozelo-Saro-Ruwer kaj en aliaj partoj de Germanio la rivera nomo konatas aparte pro la vinoj, kiuj devenas de ĉi-tie.

Antikva literatura mencio

Dum la jaro 371 la romia poeto Ausonius menciis la riveron en latina teksto per la frazo "La Ruwer turnas per kapturnigaj kirliĝoj ŝtonojn erigantaj la grenon, kaj tiras akutvoĉajn segilojn tra glataj blokoj da marmoro". La rivereto tiu tiujarcente jam estis forte metilabore utiligata.

Alfluaj rojoj

Alfluas la rivereton la rojoj Alkenbach, Altbach, Altweiherbach, Apfelbach, Avelbach, Bausbach, Benninger Bach, Bingelbach, Burg Heider Bach, Burkelsbach, Eitelsbach, Enterbach, Eschbach, Eselsbach, Flonterbach, Gimpelbach, Gondersbach, Grindelbach, Großbach, Hinzerter Bach, Kittelbach, Klinkbach, Kreidbach, Kundelbach, Labach, Lehbach, Misselbach, Moertschelbach, Mühlscheider Bach, Pehlbach, Rauruwer, Rimperterbach, Riveris, Rothbach, Siebenbornbach, Thielenbach, Waldbach, Waschbach, Weiherbach, Wenigbach, Wenzelbach kaj Weschbach.

Eksteraj ligiloj

greke nacia germania oficejo pri naturprotekto: akvovoja sistemo Ruwer kaj alfluaj rojoj