Ruzante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruzante
Persona informo
Angelo Beolco
Naskonomo Angelo Beolco
Naskiĝo 30-an de novembro 1495 (1495-11-30)
en Padovo
Morto 27-an de marto 1542 (1542-03-27) (46-jaraĝa)
en Padovo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Profesio
Alia nomo Ruzante • Ruzzante vd
Okupo dramaturgoaktoroverkisto • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
ITALAJ VERKISTOJ
“ANĜELO BEOLCO”
persona nomo = Anĝelo
familia nomo = Beolco (eld. Beolko)
surnomo = RuzzanteRuzante
sekso = viro
naskiĝoloko = eble Pernumia (provinco de Padovo) eble en 1596
mortoloko = Padova en 1542
aktiveco1 = komediverkisto
epoko = 16-a jarcento
Akriveko2 = aktoro”
aktiveco3 = verkisto
nacieco = itala

Ekstergeedza filo de medicinisto Giovan Francesco Beolco, profesoro pri medicino ĉe la Universitato de Padovo, Anĝelo Beolco (Beolko), nome Ruzante, havis longan kaj fruktodonan kunlaboradon kun la amika verkisto Alvise Cornaro riĉa bienposedanto kaj literaturisto, kiu verkis diversajn traktatojn pri arkitekturo kaj agrara scienco, kaj kiu celante reprezento, en la kortego de sia kuzoj, Marko kaj Franko, kardinaloj, la realon de la mizera kamparo, komisiis al Ruzante oraciojn-prelegojn. Fine li ankaŭ lin helpis ekonomie.
Li mem elektis sian kromnomon (Ruzzante aŭ Ruzante) ĝin eltirante el persono de siaj komedioj kiujn li ludadis kiel aktoro sur la sceno: kies signifo siavice devenas el la dialekta verbo “ruzzare” (ludi kun la bestoj) kun aludo ankaŭ obscena.

Historiaj dokumentoj pri la vivo de Ruzante[redakti | redakti fonton]

Rilate naskiĝodaton pluestas diversaj duboj. Estas konata la noto en notaria akto 1521, en kiu li aperas kiel atestanto: ĉar la leĝo postulis almenaŭ la plenkreskulan aĝon kiu tiam atingeblis nur de almenaŭ 25jaraĝanta, la konto estas baldaŭ farita: li naskiĝis en la jaroj naŭdekaj de la 15-a jarcento.
Nesciata estas ankaŭ la naskiĝoloko, kvankam en la Dua Oracio oni legas: “pri tiuj, vi sciu, kiuj sin nomas doktoroj, ĉar se ili havas du-turojn, mi havas tri turojn”[1] Kaj oni konas nur unu municipon kun la bildo de du turoj, kiu estas Pernumia, en la kamparo de la de la padova ebenaĵo. oni dedukas ke li tie naskiĝis.
Ruzante mortis en Padovo de la domo de sia amiko Alvise Cornaro (Kornaro) la 17-an de marto 1542. Alvise Carnaro en sia raporto atribuas tiun morton al la troaj “malmoderecaĵoj” kaj “diboĉaĵoj”, kreditigante tiel la bildon de senbrida komediverkisto-aktoro, eble iom ekscesan. Fakte, el la etoso de la deklaro, kritikistoj trovas pli inklinon laŭdi sin mem ol kompati la amikon forpasintan, kaj eble ankaŭ provon akri konsideron ĉe Sperone Speroni (la teksto estas ĝuste letero al li), kiu tiam okupis grsvan oficon en la tiama Padovo. Cornaro, ceterflanke, teoriulo pri la vivo sobra, disponis ke oni lin entombigu “kun Ruzante kaj messer (sinjora moŝto) Giovanni Maria Falconetto", ankaŭ por substreki la ligon estiĝintan inter la du.
Tomboŝtono videbla en la preĝejeto Sankta Danielo en Padovo, dum en la fronta domo estas indikata la situo de la en Padovo loĝado de Ruzante.

Verkoj de Ruzante[redakti | redakti fonton]

Rilate kronologion de lia verkoj ekzistas malsamaj datadoj, unu bazita sur filologiaj kriterioj, kies epigono estas Ludovico Zorzi, zorginto pri la unika tutverkaro (“opera omnia”) publikigita en la “Millenni” de la eldonejo Einaudi, kaj alia sur semantika sinsekvo. Jen listo de liaj verkoj:

Data0 Verko Notoj
1517 - 1520 La Pastoral La kodekso en kiu la verko estas konservita ĝin reirigas al 1518.
1521 Prima orazione (Unua oracio) Datado ne certa. Ĝi estis

ludita en Festo de la Ĉielenpreno de Maria

1522 - 1524 Ludema letero eble enscenegita en la 4-a de februaro
1524 - 1525 Betìa Konservita en du kodeksoj. Iuj esploristoj ĝin lokigas inter La Pastoralkaj la Prima orazione.
1528 Seconda orazione (Dua oracio)
1529 Dialogo facetissimo (Spritema dialogo)
1529? Primo Dialogo de Ruzante (Unua dialogo de Ruzante) (aŭ Parlamentoààà)
1529? Moscheta (eld. Mosketa) ekzistas tri versioj de tiu verko konservitaj en diversaj kodeksoj (1530, 1531,1532).
1530? Secondo Dialogo de Ruzante (aŭ Bilora)
1531-1532? Fiorina
1532? Piovana
1533? Vaccària
1534? - 1535? Anconitana
1536 Lettera all'Alvarotto (letero al ... Reale 1537 Capodanno (Venetia novjartago)more veneto laŭ la venetia kalendaro)
? Lettera al Duca d'Este (Letero al la duko de Este
? Le Canzoni (La kanzonoj)
? Sonetoj

La kritiko[redakti | redakti fonton]

En la kritiko, la bildo de Ruzante ŝanĝiĝis laŭlonge de la tempo. Iam juĝata “instinkta aŭtoro”, hodiaŭ estas unuanime konsiderita klera aŭtoro. Inter la pruvoj pri tiu lia klereco elstaras citaĵoj aŭ referencoj kiuj etendiĝas de la klasika kulturo al eĥoj de la transalta luterana kulturo.
Laŭlonge de la jarcentoj lia fortuno estis alterna: en la unuaj dekoj post lia morto, kaj ĝis la fino de la 16-a jarcento, li estis ege citata, eĉ se, el la naturo de tiaj citaĵoj, oni devas pensi ke ili devenis pli el busaj tradicioj ol el kontaktoj kun liaj verkoj, kies publikadoj estis ĉiuj postmortaj.
Aŭtoro de teatraj verkoj, kiel dirite li alprenis la pseŭdomino de Ruzante el persono de siaj komedioj, venetia kanparano kiu progresis karakteriziĝi kun la prezento de novaj verkoj. Per tiu persono estas repreantita la vivsituacio de la ekonomio de la padova kamparanaro. La riĉeco de lingvaĵo utiligas vejnon de “malkonvena” kaj malpruda kiuj limigis, post lia morto, la oftecon de la reprezentadoj. Neŝatigebla scivolemulo, li ne perdis okazon por polemiki kun la plej kleraj elementoj de tiama kulturo, aparte kun Bembo, abunde priridigita ĝuste en la Betia.
Post la jaroj tridekaj de lia jarcento, la intereso de Ruzante intensiĝas ĉirkaŭ la mondo de la malriĉuloj, de la ekspluatitoj kiujn li priskribas kun bedaŭro de tiu kiu sperte konas la suferojn de la submetitaj klasoj.
La alternaj fortunoj de liaj verkoj ŝuldiĝas ankaŭ el la ... lingvistiko. Fakte, lia “padova dialekto” jam malaperis kaj ankaŭ la padovanoj mem nun plu ĝin komprenas, kaj la transigo al la itala lingvo perdas lingvan elanon kaj la profundan vervon ligitan al eĥoj koncernantaj al semiotika strukturo.
La dua limiga faktoro havas historiajn radikojn: komenciĝis per akordo inter aktoroj tiu kiu estos nomata “komedio de la arto” kies precipa moto estis “la pura distriĝo" kiu fakte kuntrenis “malengaĝiĝon“ kun la forigo de la sociaj temoj: tiuj temoj, ne amataj ĉe la burgaro, malaperis kaj kun ili la reprentado de la komedioj de Ruzante.
Laŭ la itala nobelpremiito pri literaturo (1997) Dario Fo, Beolco Ruzante, juĝata grandega aŭtoro ne malsupera al kiu ajn en la moderna Eŭropo, estis oferita pro la fakto ke li enscenigas la “ĉiutagaĵan”, la ĝojojn kaj la malesperojn de la komuna popolo”.[2]

Multaj italaj urboj dediĉi al li monumenton. Kaj ankoraŭ hodiaŭ en la landeto Pernumia, sude de Padovo, estas montrata antikva mastra domo kie Ruzante naskiĝis aŭ almenaŭ pasigis la unuajn vivjarojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Venetia dialekto: De quigi, saìu, che se ciama dotore, perché, se gi è igi do-tore, a' ghe son mi tre de le tore.
  2. El lia prelego dum la premiado en Stokholmo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Teatro, a c. di Ludovico Zorzi, Torino, Einaudi, 1967
  • I dialoghi del Ruzante a cura di Aldo Busi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]