Ruzizi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruzizi
Hipopotamoj en la rivero Rzizi, Burundo
translandlima rivero
Bazaj informoj
Situo Demokratia Respubliko Kongo, Ruando, Burundo
Longeco 104 km
Fluo
Fonto Lago Kivuo
Enfluejo Lago Tanganjiko
Geografio
Map
vdr

La rivero Ruzizi (ankaŭ foje literumita Rusizi) longas 104 km. Ĝi estas la ununura defluanto de la lago Kivuo (altitudo 1500 m) kaj unu el la alfluantoj de la lago Tanganjiko (altitudo 770 m).

Irvojo[redakti | redakti fonton]

La Ruzizi defluas el la suda parto de la lago Kivuo. Ĝia deklivo estas plej kruta en la unuaj 40 kilometroj. Unue la rivero estas parto de la landlimo inter la Demokratia Respubliko Kongo kaj Ruando kaj sekve inter la Demokratia Respubliko Kongo kaj Burundo. Ĝi fluas suden ene de la orientafrika Rifto kaj enfluas en la Tanganjikon. Alfluantoj de la Ruzizi estas la Nyamagana, Muhira, Kaburantwa, Kagunuzi, Rubyiron kaj Ruhwa, inter aliaj.

Ok kilometrojn antaŭ la enfluo la Ruzizi dividiĝas en du brakoj. La pli mallarĝa okcidenta brako transportas nur dekonon de la tuta kvanto da akvo kaj estas la landlimo inter la Demokratia Respubliko Kongo kaj Burundo. La pli larĝa orienta brako estas la precipa alfluanto de la lago. La Ponto de la konkordo (Bridge of Concord), la plej longa ponto de Burundo, transiras la riveron proksime de ĝia enfluejo.

Akvenergio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1958 ĉe la defluo el la lago Kivuo estis konstruita baraĵo por elektrejo, kiu modifas nivelon kaj fluokvanton de la rivero. La elektrejo Ruzizi I disdonas elektron al la urboj Bubanza kaj Kigoma. La kvanto da produktita elektra energio egalas al proksimume 148 GWh jare. En la jaro 1989 estis konstruita alia centralo nomata Ruzizi II. Nuntempe la produktita elektro ne sufiĉas por la bezonoj de la ĉirkaŭanta loĝantaro kaj pro tio estas planata la konstruo de la tria centralo Ruzizi III 25 km laŭfluen.

Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

En la rivero kaj la riverborda areo vivas kelkaj reptilioj inkluzive de marĉserpentoj kaj nilaj krokodiloj. Inter la lastaj estas ankaŭ la sufiĉe konata krokodilo Gustave taksita esti proksimume 6 metrojn longa kaj pezi proksimume 900 kilogramojn. Laŭdire ĝi mortigis kaj manĝis multajn homojn.

Marĉkanejoj estas oftaj laŭ la malsupra parto de la rivero. Proksime de la enfluejo, la riverbordaj marĉoj estas ĝis 3 kilometrojn larĝaj. La suma areo de la marĉoj en Burundo estas taksata je 12,000 hektaroj kun kanoj variantaj en alteco de 2 ĝis 4 metroj, depende de la grado de inundo. Loĝantoj uzas la kanojn por tegmentado kaj aliaj hejmaj celoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]