Ruĝa cervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa cervo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Remaĉuloj Ruminantia
Familio: Cervedoj Cervidae
Genro: Cervo Cervus
Specio: C. elaphus
Cervus elaphus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Nuntempa natura arealo
Nuntempa natura arealo
Nuntempa natura arealo
Subspecioj

Multaj - vidu la tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kurante

La Ruĝa cervo (Cervus elaphus) estas la due plej granda cervo-specio de la mondo post la alko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi longas 1,65 – 2,5 metrojn, havas vosto je 12 – 15 centimetroj longa, altas 1,2 – 1,5 metrojn kaj pezas 100 – 250 kilogramojn. Ĝi estas ruĝbruna kun abdomeno iom hela. Ĝi portas helkoloran makulon sur la koksoj kaj malhelkoloran strion sur la dorso laŭlonge de la spino.

Taksono[redakti | redakti fonton]

Iam oni kredis ke la ruĝa cervo estis unu specio kun subspecioj en Eŭropo, Azio, kaj Nordameriko, sed lastatempaj geno-esploroj indikas ke apartaj specioj estas la Eŭropa ruĝa cervo (Cervus elaphus) priskribata en ĉi tiu artikolo, la Centrazia ruĝa cervo (Cervus affinis), kaj la Kanada cervo (Cervus canadensis) de Nordameriko kaj orienta Azio.

Ruĝa cervo
La makuloj de juna cervido malaperas en la aĝo ĉ. 6 monatoj
La cervino kun cervidino (en Skotlando)

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La ruĝaj cervoj vivas en miksaj arbaroj, altmontaj arbaroj kaj herbejoj aŭ maldensaj arbetaroj. Somere ili aktivadas sur altaj montoj kun prosperaj arboj kaj vivas 3–5–ope. La cervino loĝas kune kun siaj idoj. La vircervo ĝenerale vivas sola aŭ formas kun aliaj samseksuloj grupon. Kiel plejparto de la alispecaj cervoj, la ruĝa cervo manĝas kaj trinkas akvon en frumateno kaj vespero, kaj tre viglas ĉe tagiĝo. Somere ĝi banas sin en marĉolago. Ĝi manĝas arbofoliojn, ŝosojn kaj herbojn, ofte trinkas mineralan akvon aŭ lekas naturan salon. Ĝi estas sprita kaj lerta en kurado, havas akrajn flaradon kaj aŭdadon, sed malbonan vidadon. La vircervo defaligas kornajn vilojn en aŭgustoseptembro, kaj tuj post tio li komencas serĉi por si kunulinojn. Tiam li ofte krias, kaj lia basa krio povas aŭdiĝi fore je pli ol 1 kilometro. Dum tiu tempo intensa lukto okazas inter la vircervoj. La venkinto kolektas ĉirkaŭ sin grupon da cervinoj kaj pariĝas kun ili. En majojunio de la sekvanta jaro la cervino naskas ĝenerale unu idon ĉiufoje. La gravedeco daŭras 230–240 tagojn. La ĵus naskita ido havas makulojn sur si. La juna cervino maturiĝas en la aĝo de 3 aŭ 4 jaroj, dum la juna vircervo en la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj. Ĝenerale ili povas vivi 15–18 jarojn.

La juna korno de la ruĝa cervo estas valora ĉina drogo. Ĝia kvalito estas malpli bona ol tiu de la makula cervo, sed ĝi estas pli granda ol tiu de la lasta.

Subspecioj de ruĝa cervo[redakti | redakti fonton]

  • Skandinavia cervo - Cervus elaphus elaphus
  • Anglia cervo - Cervus elaphus scoticus
  • Ibera cervo - Cervus elaphus hispanicus
  • Korsika cervo - Cervus elaphus corsicanus
  • Berbera cervo - Cervus elaphus barbarus
  • Mezeŭropa cervo - Cervus elaphus hippelaphus
  • Karpata cervo - Cervus elaphus montanus
  • Kaŭkaza cervo - Cervus elaphus maral
  • Kaŝmira cervo - Cervus elaphus affinis
  • Ĉinia cervo - Cervus elaphus wallichi
  • Tianŝana cervo - Cervus elaphus songaricus
  • Buĥara cervo - Cervus elaphus bactrianus
  • Seĉuana cervo - Cervus elaphus macneilli

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]