Ruĝecŝultra buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecŝultra buteo
Ruĝecŝultra buteo
Ruĝecŝultra buteo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Parabuteo
Specio: P. unicinctus
Parabuteo unicinctus
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

P. u. harrisi
P. u. superior
P. u. unicinctus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecŝultra buteo[mankas fonto]Buteo de Harris[mankas fonto], (science: Parabuteo unicinctus), estas mezgranda rabobirdo kiu reproduktiĝas el sudokcidenta Usono suden al Ĉilio kaj centra Argentino. Birdoj estas foje ege vidataj en Okcidenta Eŭropo, ĉefe ĉe Britio, sed ĝi estas populara specio en falkado kaj tiuj vidaĵoj preskaŭ certe aludas al fuĝintoj el kaptiveco.

Ĝi estas la ununura membro de la genro Parabuteo. La nomo devenas el la greka para, signife preskaŭ, kaj la latina buteo, alude al tipo de buteo; uni signife unufoje, kaj cinctus signife zoneca aŭ zonata, alude al la blanka bendo ĉe la vostopinto.[1] John James Audubon nomigis tiun birdon per alternativa aŭ anglalingva nomo en honoro al sia ornitologia kompano, financa subtenanto kaj amiko Edward Harris.[2] La Ruĝecŝultra buteo elstaras pro sia kutimo ĉasi kooperative en aroj, konsiste el familigrupoj dum plej parto de aliaj rabobirdoj ĉasas solece.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Maskla plenkreskulo

Individuoj de Ruĝecŝultra buteo gamas laŭlonge el 46 al 76 cm kaj ĝenerale havas enverguron de ĉirkaŭ 1.1 m.[3] Ili estas kazoj de seksa dimorfismo ĉar inoj estas ĉirkaŭ 35 % pli grandaj. En Usono, la averaĝa pezo de maskloj estas ĉirkaŭ 710 g, dum la ina averaĝo estas 1020 g.[4] Ili havas malhelbrunajn plumarojn kun helbrunaj aŭ ruĝecbrunaj ŝultroj (kio nomigas la specion laŭ komuna nomo), flugilbordoj kaj femuroj,[5] blanko en la bazo de la vostopinto,[6] longaj, flavaj kruroj kaj flavaj vaksaĵoj al flavaj ĉirkaŭokuloj; la irisoj estas malhelbrunaj.[7] La voĉo de la Ruĝecŝultra buteo estas tre akraj sonoj.[3]

Junulo[redakti | redakti fonton]

Junulo en montrado de falkado

Junulo de Ruĝecŝultra buteo estas ĉefe strieca kun sablokolora, kaj aspektas multe pli hela ol la malhelaj plenkreskuloj. Dumfluge la subaj flankoj de flugiloj estas sablokoloraj kun bruna strieco. Ili povas aspekti diference el plenkreskulo je unua rigardo, sed la identa helbruna plumaro estas helpo por identigo.[7]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas tri subspecioj de Ruĝecŝultra buteo:

  • P. u. superior: troviĝanta en Baja California, Arizono, Sonora, kaj Sinaloa. Oni supozas, ke P. u. superior havas pli longajn vostojn kaj flugilojn kaj estas pli nigrecaj ol P. u. harrisi. Tamen, la ekzemplokvanto de la originaj studataj specimenoj estis tre malgranda, nome nur 5 maskloj kaj 6 inoj. Pli posta priserĉado konkludis, ke ne estas tiom forta fizika diferenco kiel origine supozata.[8] Alia ekologiaj diferencoj, kiaj latitudina klino estis tialoj kontraŭ la valideco de la subspecia segmentado.[9]
  • P. u. harrisi: troviĝanta en Teksaso, orienta Meksiko, kaj multe de Centrameriko.[9]
  • P. u. unicinctus: troviĝanta nur en Sudameriko. Ĝi estas pli malgranda ol la nordamerika subspecio.[9]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Ruĝecŝultra buteo loĝas en disa arbaro kaj duondezerto, same kiel ĉe marĉoj (kun iome da arboj) en kelkaj partoj de siaj teritorioj (Howell kaj Webb 1995), inklude mangrovajn marĉojn, kiel en partoj de ties sudamerikaj teritorioj.[10] La Ruĝecŝultra buteo estas konstante loĝantaj birdoj kiuj ne migras.[9]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ruĝecŝultra buteo, 1semajnaĝa, norda Cheshire, Anglio, Julio 2011

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La dieto de la Ruĝecŝultra buteo konsistas el malgrandaj bestoj kiaj birdoj, lacertoj, mamuloj kaj grandaj insektoj. Ĉar ili ofte ĉasas en grupoj, la Ruĝecŝultra buteo povas ankaŭ preni pli grandajn predojn, kiaj leporoj.[11]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en malgrandaj arboj, arbustoj aŭ kaktoj. La nesto estas ofte bulkeca, konstruita el bastoneteroj, radiketoj, kaj tigetoj, kaj estas ofte kovrataj el folioj, musko, arboŝeleroj kaj radiketoj. Ili estas konstruataj ĉefe fare de la ino. Ŝi demetas kutime 2 al 4 bluecblankajn ovojn foje kun makuleteco de palbruna aŭ griza. La idoj havas helan sablokoloran lanugon sed post 5 al 6 tagoj iĝas tre malhelbrunaj.[12]

Tre ofte estas 3 buteoj ĉe unu nesto: du maskloj kaj unu ino.[11] Ĉu tio estas aŭ ne poliandrio estas pridisputata, ĉar tio povas esti konfuzata kun dorsostaro (unu birdo stare sur alies dorso).[13] La ino faras plej kovadon. Eloviĝo okazas post 31 al 36 tagoj. La junulo ekas esploron for de la nesto post 38 tagoj, kaj elnestiĝo aŭ ekgflugo okazas post 45 al 50 tagoj. La ino foje reproduktiĝas du aŭ trifoje jare.[12] La junulo povas resti kun siaj gepatroj dum 3 jaroj, helpante idozorgi dum venontaj idoproduktoj.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Matura masklo de Ruĝecŝultra buteo

Ĉasado[redakti | redakti fonton]

Dum plej rabobirdoj estas solemaj, kaj kuniĝas nur por reproduktado kaj migrado, la Ruĝecŝultra buteo ĉasas en kooperativaj grupoj de 2 al 6. Tio estas supozeble adapto al la dezerta klimato kie ili loĝas. Laŭ unu ĉastekniko, malgranda grupo flugas kaj serĉas, poste alia grupomembro flugas kaj serĉas, kaj tio pluas ĝis la predo estas lokigita kaj kunhavata. Laŭ alia tekniko, ĉiuj buteoj ŝvebas ĉirkaŭ la predo kaj unu individuo falas sur ĝin.[14]

La natura populacio de Ruĝecŝultra buteo malpliiĝantas pro habitatoperdo; tamen ĉe kelkaj cirkonstancoj, oni scias ke ili moviĝas al pli disvolvigitaj areoj.[15]

Falkado[redakti | redakti fonton]

El ĉirkaŭ 1980 la Ruĝecŝultra buteo estis pli kaj pli uzata en falkado kaj estas nune la plej populara buteo Okcidente (for de Azio) por tiu celo, ĉar ili estas la plej facile trejneblaj kaj la plej sociemaj.[16]

En arto[redakti | redakti fonton]

John James Audubon ilustraciis la Ruĝecŝultran buteon en Birds of America (London 1827–38) kiel Plato 392 laŭ titolo "Louisiana Hawk -Buteo harrisi". La bildo estis gravurata kaj kolorigita de Robert Havell, en londonaj atelieroj en 1837. La origina akvarelo fare de Audubon estis aĉetita de New York History Society kie ĝi restas ĝisnune (Januaro 2009).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jobling, James A.. (1991) 'A Dictionary of Scientific Bird Names'.
  2. Audubon. Arkivita el la originalo je 2008-04-09. Alirita 2011-10-09.
  3. 3,0 3,1 Udvardy, Miklos D. F.. (2001) 'National Audubon Society Field Guide to North American Birds "Western Region"'.
  4. Dunning, John B. Jr.. (1993) 'CRC Handboook of Avian Masses'.
  5. National Geographic Society. (1983) 'Birds of North America'.
  6. Sibley, David Allen. (2000) 'National Audubon Society The Sibley Guide to Birds'.
  7. 7,0 7,1 Rappole, John H.. (2000) 'Birds of the Southwest'.
  8. Bednarz, J. C. Harris's Hawk subspecies: is superior larger or different than harrisi?, paĝoj 294–300, 1988, en Proceedings of the southwest raptor management symposium and workshop, Washington, D.C.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Bednarz, James C. (1995). Harris's Hawk (Parabuteo unicinctus).
  10. Olmos Fábio & Robson Silva e Silva (2003) Guará-Ambiente, Flora e Fauna dos Manguezais de Santos-Cubatão Empresa das Artes, ISBN 85-89138-06-2
  11. 11,0 11,1 Kaufmann, Kenn. (1996) 'Lives of North American Birds'.
  12. 12,0 12,1 Baicich, Paul J. and Harrison, Colin J. O.. (1997) 'Nests, Eggs, and Nestlings of North American Birds'.
  13. Ligon, J. David.. (1999) 'The Evolution of Avian Breeding Systems'.
  14. Cook, William E.. (1997) 'Avian Desert Predators'.
  15. Discoll, James T. Harris's Hawk. Arkivita el la originalo je 2007-11-23. Alirita 2007-11-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-23. Alirita 2011-10-09.
  16. Retejo de rabobirdoj. Arkivita el la originalo je 2013-03-05. Alirita 2011-10-09.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steve N. G. Howell kaj Sophie Webb (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America ISBN 0-19-854012-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]