Ryžoviště

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Ryžoviště (apartigilo)


Ryžoviště
germane: Braunseifen
municipo
RyzovisteNamesti.jpg
Placo en Ryžoviště
Ryžoviště (okres Bruntál) vlajka.jpg
Flago
Rýžoviště znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Ryžoviště
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Rýmařov
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Ryžoviště
 - alteco 595 m s. m.
 - koordinatoj 49°52′31″N 17°21′31″E  /  49.87528°N, 17.35861°O / 49.87528; 17.35861 (Ryžoviště)
Areo 18,78 km² (1 878 ha)
Loĝantaro 664 (25.03.2010)
Denseco 35,36 loĝ./km²
Unua skribmencio 1190
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 56
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597791
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rýžoviště
Retpaĝo: www.ryzoviste.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Ryžoviště (legu Riĵoviŝtje) (iam malĝuste Rýžoviště) estas vilaĝo situanta en distrikto Bruntál. La nomo Ryžoviště (Braunseifen) estas el minadaferoj. Seifen estas franka vorto kaj ĝi signifas rojon, el kiu oni ekspluatas multekostan metalon per priŝprucado de sablo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Ryžoviště datiĝas ĉirkaŭ la jaro 1190. La unuaj kolonigistoj estis serĉantoj de multekostaj metaloj kaj oro. Jam en la jaro 1295 estas pruvita fondo de malsanulejo kun kapelo. Ekde 1429 ĝi estas parto de sinjorujo Sovinec. La plej granda evoluo okazis enm la jaroj 1860, kiam la urbeto havis 2953 loĝantojn. En 1874 trafis la urbeton la plej granda katastrofo. Pro incendio forbrulis 106 loĝdomoj, inkluzive de urbodomo, konstruita en 1624, 67 apudaj konstruaĵoj kaj 38 grenejoj plenigitaj per greno. En la jaroj 1886 kaj 1888 estis konstruitaj sinsekve du fabrikoj por produkatdo de silko. La varo estis eksportita ĉefe en Usonon, Anglion, Francion kaj Svision. Post la fino de la dua mondmilito Ryžoviště estis loĝigita plejparte de civitanoj el Valaĥio (el Valašské Klobouky) kaj Haná (el Morkovice), sed ankaŭ el aliaj partoj de Moravio, Slovakio kaj Rumanio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeĥe Ryžoviště (1869-1880 kaj 1910 Brunseif, Brunzeif, 1890-1955 Brunzejf), germane Braunseifen.