Ryszard Badowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ryszard Badowski
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1930 (1930-03-12)
en Pabianice
Morto 8-an de novembro 2021 (2021-11-08) (91-jaraĝa)
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ryszard Badowski (naskiĝis la 12-an de marto 1930 en Pabianice, mortis la 8-an de novembro 2021) – pola ĵurnalisto, vojaĝisto, filmisto, fotisto, verkisto, raportisto, publicisto, aŭtoro de televida programo Klub sześciu kontynentów - Kawiarenka pod globusem (Klubo de ses kontinentoj - Kafejo sub globuso). Li kunlaboris kun pollingva eldono de National Geographic. La unua polo, kiu alvojaĝis ĉiujn ses kontinentojn. Aŭtoro de pli ol 100 filmoj kaj kelkcent artikoloj pri vojaĝoj kaj de 16 libroj. Li okupiĝis ĉefe pri geografiaj malkovroj de poloj kaj ilia kontribuo al la kulturo kaj civilizaj atingoj de aliaj nacioj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ryszard Badowski debutis en 1946 kiel deksesjara korespondanto de Pollando por usona revuo "The Cleveland Press" kaj pola diaspora "Dziennik dla Wszystkich" (Ĵurnalo por Ĉiuj). Li studis en Sovetunio, de kie publikis raportojn en revuo "Po prostu" (Rekte) kaj junulara gazeto "Sztandar Młodych" (Standardo de Junuloj). Por "Turkmeńska Iskra" (Turkmena Fajro) verkis raportojn pri sia vojaĝo tra la lando dum studentaj praktikoj. En 1949 li komencis laboron kiel korespondanto de "Głos Robotniczy" (Laborista Voĉo) en Lodzo. Por la sama gazeto estis eksterlanda korespondanto en Kubo (1963), en Germana Demokratia Respubliko kaj Sovetunio (plurfoje). En 1965 mare vojaĝis per atoma glacirompilo "Lenin" de Murmansko al insulo Dikson en Arkto. En televido eklaboris en 1968, kaj jaron pli poste komencis gvidi "Klubon de Ses Kontinentoj". Li partoprenis polan esploran ekspedicion al Antarkto en 1976 sur ŝipo "Profesoro Siedlecki". Samjare vojaĝis al Aŭstralio kaj Oceanio, iĝante la unua polo, kiu vizitis ĉiujn kontinentojn. Li estis raportisto de la flugo Sojuz-Apollo en 1975, kaj ankaŭ de la flugo de la unua pola kosmonaŭto Mirosław Hermaszewski en 1978.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Renifer zaginął (Boaco malaperis), RSW Prasa-Książka-Ruch, Warszawa 1973
  • Tajemnica bursztynowej komnaty (Sekreto de sukcena ĉambro), Eldonejo Radio kaj Televido, Warszawa 1976
  • Biało-czerwona u brzegów Antarktydy (Blanka-ruĝa marbordo de Antarkto), Eldonejo Radio kaj Televido, Warszawa 1977
  • Lechici znad Tereku (Poloj de Terek), KAW, Warszawa 1977
  • Za kręgiem polarnym (Malantaŭ Arkta Cirklo), KAW, 1980
  • Wojna u progu Antarktydy (Milito sojle de Antarkto), Eldonejo MON, 1983 ISBN 83-1106932-8
  • Pod portugalską banderą (Sub portugala flagŝipo), Eldonejo Best Eastern Plaza Hotels, Warszawa 1998, ISBN 83-9096642-5
  • Odkrywanie Świata. Polacy na sześciu kontynentach (Malkovro de la mondo. Poloj sur ses kontinentoj), Pascal, Novembro 2001, ISBN 83-7304-013-7
  • Polscy piewcy Kazachstanu (Polaj priskribantoj de Kazaĥio), Eldonejo de Pelplina Diocezo "Bernardinum", J&J Decor, Pelpin, Kobyłka 2002, ISBN 83-88935-71-2