Ryszard Kaczorowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto de Pola Respubliko
Ryszard Kaczorowski
Persona informo
Ryszard Kaczorowski
Naskiĝo 26-a de novembro 1919
en Bjalistoko
Morto 10-a de aprilo 2010
en apud Smolensk
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) vd
Tombo Pantheon of Great Polish People vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio senpartia vd
Subskribo Ryszard Kaczorowski
Familio
Edz(in)o Karolina Kaczorowska
Infanoj 2
Profesio
Okupo ŝtatreprezentantopolitikisto vd
Prezidanto de Pollando
Dum la 19-an de julio 198922-a de decembro 1990
Antaŭulo Kazimierz Sabbat
Sekvanto Lech Wałęsa
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ryszard KACZOROWSKI Pri tiu ĉi sono aŭskultu blazono Jelita (naskiĝis la 26-an de novembro 1919 en Bjalistoko, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) - pola politikisto, socia aganto kaj skolto, komandanto de Grizaj Taĉmentoj en Bjalistoko en 1940, ekde 2009 skoltestro de Pola Respubliko, en la jaroj 1989-1990 pola prezidento en ekzilo en Londono (post morto de la antaŭulo Kazimierz Sabbat). Ryszard Kaczorowski estis la lasta prezidento de la Dua Pola Respubliko. La 22-an de decembro 1990 transdonis simbolojn de prezidanta potenco al Lech Wałęsa okaze de lia ĵura ceremonio en la Reĝa Kastelo en Varsovio. Li plenumis siajn devojn paralele al generalo Wojciech Jaruzelski, kiu oficis en Pollando.

Pereis en kraŝo de la pola aviadilo.

Ryszard Kaczorowski estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Antaŭ la dua mondmilito

Li devenis de nobela familio kaj estis pli juna filo de Wacław Kaczorowski kaj Jadwiga Sawicka. Edukiĝis hejme ĉe la str. Mazowiecka 7 en Bjalistoko. De juneco apartenis al skoltismo. Post konkero de la urbo de Ruĝa Armeo kunkreis Grizajn Taĉmentojn. Li estis kuriero inter ili kaj komandanto de la Asocio de Armita Batalado. La 17-an de julio 1940 estis arestita de NKVD kaj enprizonigita, ankaŭ en Minsko, kie post dufoja proceso la 1-an de februaro 1941 Supera Tribunalo de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko mortpunis lin. Post cent tagoj la 10-an de majo juĝejo de Sovetunio ŝanĝis la verdikton al dek jaroj de gulago. Li estis forveturigitya al Kołyma (Magadana provinco de Jakutio), kie liberiĝis post subskribo de la pakto Sikorski-Majski. Marte 1942 eniris Polan Armeon en Sovetunio de generalo Anders. Li trairis batalan itineron de la 2-a Korpuso, batalante i.a. apud Monto Kasino.

Morto, enterigo, elterigo

Ryszard Kaczorowski pereis flugante al la celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin. Malgraŭ grandaj detruoj de la aviadilo oni rapide malkovris lian kadavron. Ĉerko kun lia korpo alvenis al Pollando la 15-an de aprilo 2010 kaj estis publike prezentita en Belweder. La 19-an de aprilo Ryszard Kaczorowski estis entombigita kun honoroj en la Panteono de Grandaj Poloj de la varsovia Templo de Dia Providenco en Wilanów.

Oktobre 2012 prokurejo ordonis elterigon de la korpo de Ryszard Kaczorowski, ĉar post analizo de medicinaj dokumentoj liveritaj de la rusa flanko oni konkludis eblecon de eraro kaj ŝanĝon de korpoj. La 22-an de oktobro surloke kaj en Tombejo Powązki en Varsovio okazis du elterigoj. Poste la ĉerkoj kun la du viktimoj de la katastrofo estis transportitaj por esplorado al krakova Fako de Juĝa Medicino. Tie sekvis esplorado de la kadavroj helpe de komputila tomografio. Post tiu ĉi esplorado la korpoj estis prenitaj al Vroclavo, kie okazis sekco kaj esporoj de DNA. La esploroj konfirmis eraran identigon de la korpoj.

Denova funebra solenaĵo okazis la 3-an de novembro 2012 en la sama Templo de Dia Providenco.

Memorigo

Vidu ankaŭ