Ryszard Kapuściński
El Vikipedio
Ryszard KAPUŚCIŃSKI (naskiĝis la 4-an de marto 1932, mortis la 23-an de januaro 2007) estis pola ĵurnalisto, verkisto kaj poeto.
Li komencis verki poemojn en la aĝo de 17 jaroj en la periodaĵo Dziś i Jutro ("Hodiaŭ kaj Morgaŭ"). En 1950 li sukcesis la maturec-ekzamenon en la varsovia gimnazio im. Stanisława Staszica kaj eklaboris en la redakcio de Sztandar Młodych ("Standardo de Gejunuloj").
Liaj libroj estis tradukitaj en multajn lingvojn, ankaŭ Esperanton.
En Esperanto aperis [redakti]
- Ebono. (Heban.) Raportoj el Afriko. Tradukis Tomasz Chmielik. – Bielsko-Biała: Kleks, 2001. 329 paĝoj. ISBN 837194392X.
- La imperiestro. (Cesarz.) Fragmentojn tradukis Tomasz Chmielik. – En: Pola Esperantisto 26 (2/2007), paĝoj 11–15.
- Dratoj. Kancero. La dezerto de Tataroj. Poemoj. Tradukis Danuta Kowalska.
- Mia Aliulo. Tiu ĉi Aliulo. Rakontoj. Tradukis Danuta Kowalska.
Vivpriskribo [redakti]
- Tomasz Chmielik: Reala homo en la homa realo. – Bydgoszcz: Skonpres, 2008. 55 paĝoj.