Ryszard Kossobudzki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ryszard Kossobudzki
Persona informo
Aliaj nomoj Ryś
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1925 (1925-08-04)
en Bresto
Morto 25-an de junio 2012 (2012-06-25) (86-jaraĝa)
en Alexandria
Lingvoj polausona angla
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Reĝino Maria Universitato de Londono
Familio
Infano Rita Cosby
Okupo
Okupo rezistobatalanto • elmigrado
TTT
Retejo http://www.1944.pl/historia/powstancze-biogramy/Ryszard_Kossobudzki
vdr

Ryszard KOSSOBUDZKI, angle Richard Cosby (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1925 en Bresto, mortis la 25-an de junio 2012 en Alexandria, Usono) estis pola soldato de Enlanda Armeo, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum germana okupado li aliĝis al rezista movado, partoprenis la varsovian ribelon. Post ties falo estis internigita en germana militkaptitejo Stalag IV B en Mühlberg (Elbo), de kiu sukcesis fuĝi en 1945. Dum kelkaj semajnoj kun kolegoj kaŝis sin en arbaro, kie ekvidis lin fluganta usona aviadilo, kiu forĵetis en ilian ĉikaĵaĵon malgrandan pakaĵon kun tabulo da ĉokolado kune kun ligita folieto. Saluton, inter ni kaj viaj taĉmentoj jam ne estas germanaj armeoj. (...) Por trairi estas 15 mejlojn kaj vi estos liberaj. Li sukcesis atingi aliancajn poziciojn, de kie forveturis al Britio. Post mallonga tempo iris al Usono, kie ŝanĝis sian nomon al Richard Cosby.

Dum 35 jaroj li silentis pri siaj militaj travivaĵoj ĝis la momento, kiam lian sekreton malkovris filino - konata usona ĵurnalistino Rita Cosby. Historion de sia patro kaj malkovrado de siaj polaj radikoj ŝi priskribis en la libro Quiet Hero. Secrets from My Father's Past (Silenta heroo. Sekretoj el la pasinteco de mia patro). La unuan fojon Ryszard Kossobudzki kune kun la filino vizitis Pollandon post 65 jaroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rita Cosby, Cichy bohater. Tajemnica przeszłości mojego ojca (Quiet Hero), Eldonejo Rafael 2010.
  • Aleksandra Słabisz, [1] Rita Cosby pri sia libro en Fondaĵo Kościuszkowska; dziennik.com, 2010-05-28
  • nw: [2] Arkivigite je 2010-10-29 per la retarkivo Wayback Machine "Silenta heroo", Rita Cosby; ksiazki.tv, 2010-10-25