Rzeczpospolita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por nomo de pola gazeto vidu: Rzeczpospolita (gazeto).
Pola pasporto kun la nomoj de Eŭropa Unio kaj Pola Respubliko

Rzeczpospolita ([ĵeĉposPOlita] aŭ [ĵeĉpospoLIta]) estas malnovpola vorto, kiu signifas respubliko. Ĝi estas laŭvorta traduko (fakte paŭso) de la latina Res publica. Moderne oni uzas la polan vorton republika por plejparto de respublikoj, sed rzeczpospolita konserviĝis ĉe kelkaj nomoj, iel rilataj al la historio de Pollando:

Hodiaŭ la nomoj Rzeczpospolita kaj Rzeczpospolita Polska estas interŝanĝe uzataj kiel la nomoj de la pola ŝtato.

"RP" estas kutima siglo de Rzeczpospolita Polska. Antaŭ la jaro 1939 oni uzis ankaŭ la mallongigon Rzplita.

La vorton rzeczpospolita prunteprenis el la pola pluraj lingvoj de la regiono: litova Žečpospolita, belorusa Рэч Паспалітая (Reĉ Paspalitaja) kaj ukraina Річ Посполита (Riĉ Pospolita). Ĉiuj tradukoj servas en tiuj lingvoj uzatas kiel nomoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.


Vidu ankaŭ: