Róbert Bárány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róbert Bárány
Nobel-premiito
Persona informo
Róbert Bárány
Naskiĝo 22-an de aprilo 1876 (1876-04-22)
en Vieno
Morto 8-an de aprilo 1936 (1936-04-08) (59-jaraĝa)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo vd
Lingvoj germanahungarasveda vd
Ŝtataneco CislajtioSvedioAŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Subskribo Róbert Bárány
Profesio
Okupo kuracisto • neŭrosciencisto • profesoro • otologo • scienca esploristo vd
Laborkampo otorinolaringologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Róbert BÁRÁNYI [ba:ra:nj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárány Róbert (prononco laŭ sistemo IFA ˈbaːraːɲ ˈroːbɛrt), 1876–1936, estis hungardevena aŭstra-juda kuracisto, otorinolaringologo kaj profesoro.

Memortabulo pri Róbert Bárány en Eger

Róbert Bárány naskiĝis la 22-an de aprilo 1876 en Vieno, Aŭstrio-Hungario. Li mortis la 8-an de aprilo 1936 en Upsalo, Svedio.[1] En 1914 li honoriĝis per la Nobel-premio pri Fiziologio aŭ Medicino pro sia laboro pri la fiziologio kaj patologio de la vestibula sistemo.[2] Ekde 1917 li estis membro de la Universitato de Upsalo, kaj akceptis aldonan svedan civitanecon en 1919.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio devenis el Várpalota. Róbert Bárány naskiĝis en Vieno kaj post la mezlernejaj jaroj studis en la Universitato de Vieno. Ekde 1905 li laboris samloke en la universitata hospitalo. Post 4 jaroj li ricevis la rangon docento.

En 1914 al li estis aljuĝita la Nobel-premio pro ekzamenoj pri la ekvilibra senso. Dum la Unua mondmilito li militkaptitiĝis, sed Svedio liberigis lin en 1916, per diplomata vigla laboro, iniciata kaj ĉefe, vigle daŭrigita de la profesoro de otorinolaringologio, Gunnar Holmgren (1875–1954), kaj interalie helpe de orelkuracisto-organizoj kiuj laboris kun neŭtralaj ŝtatoj[3] kaj de princo Karlo. Tiu laboro ebligis ke li povis ricevi la premion en Stokholmo, sed ankaŭ ke li povis eklabori en sveda universitato.

En 1917, post kiam li estis renkontita kun malakcepto kaj kritiko en Vieno post lia reveno[4], li alprenis pozicion kiel universitata profesoro ĉe la lastatempe kreita Otologa Instituto en la sveda Universitato de Upsalo; li laboris tie ĝis sia morto en 1936 kiel internacie agnoskita esploristo kaj klinikisto. Ekde 1926 ĝis sia morto li estis profesoro kaj ankaŭ katedrestro en la universitato. Li ricevis ankaŭ usonan, nederlandan kaj svedan premiojn.

Róbert Bárány estis la plej maljuna de ses filoj de Maria (naskiĝinta Hock), filino de scientisto, kaj Ignáz Bárány, naskiĝita 1842 en Várpalota, Aŭstrio-Hungario. Robert Bárány edziĝis la 9-an de marto 1909 kun Ida Felicitas Berger, naskiĝita la 12-an de decembro 1881.[5] Li estis patro de la profesoroj Ernst Bárány (1910–1991) kaj Franz Bárány, kaj avo de la profesoro Anders Bárány, antaŭa sekretario de la Nobel-kommitato de fiziko. Laŭ La Espero, li lernis Esperanton iam antaŭ 1916.[6]

Kontribuoj al scienco[redakti | redakti fonton]

Elekto de sciencaj kontribuoj:

  • Physiologie und Pathologie des Bogengangapparates beim Menschen, 1907
  • Die Seekrankheit, 1911
  • Primäre Exzision und primäre Naht akzidenteller Wunden, 1919
  • Die Radikaloperation des Ohres ohne Gehörgangsplastik bei chronischer Mittelohreiterung..., 1923

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. biografio en la "aŭstria forumo" de la teknologia universitato Graz (germane)
  2. Nobel-premia biografio (angle)
  3. N Gunnar Holmgren, Svenskt biografiskt lexikon (artikolo de Carl-Axel Hamberger)
  4. biografio en Austria-Forum - AEIOU germane
  5. Robert Barany en Svenskt biografiskt lexikon (artikolo de Gunnar Holmgren)
  6. La Espero, majo 1916, p. 1