Röschenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Röschenz
Blazono de Röschenz
Röschenz
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 25′ 0″ N 7° 29′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.48333 °O / 47.41667; 7.48333 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 7° 29′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.48333 °O / 47.41667; 7.48333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1823
Areo 10,07 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 4244
Komunumkodo 2791
Mapo de Röschenz
vdr

Röschenz estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1823 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Röschenz situas en flanka valo de Laufenvalo ĉe la bordo de la rivero Lützel, alfluanto de Birs.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Röschenz limas al Burg im Leimental, Metzerlen, Kleinlützel, Dittingen, Laufen kaj Liesberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Röschenz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas atingebla per la poŝataŭtolinio 112 ek de Laufen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Röschenz datiĝas el la jaro 1290 kiel Roeschentzo.

En mezepoko Röschenz apartenis al la Baronejo Zwingen, la regejo de la baronoj de Ramstein. Post ties formorto ĝi kun la baronejo transiris al la Princepiskopejo Bazelo, kies voktoj ĝin regis ĝis la Franca Revolucio en la jaro 1792. Röschenz nun fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj poste kun la Kantono Laufen estis integrita en la franca departemento Mont-Terrible. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la vilaĝon Röschenz al Kantono Berno. En la jaro 1994 ĝi kun la tuta distrikto Laufen aliĝis al Kantono Bazelo Kampara.

En la jaro 2005 la komunumo Röschenz trovis mencion en la gazetaro pro kverelo inter la loka pastro Franz Sabo kun la episkopo de Bazelo, Kurt Koch, kiu kondukis preskaŭ al skismo. Post kiam Sabo kritikis la eklezion kaj la episkopon, la episkopo deprenis al Sabo la kanonikan mision, sed lia komunumo defendis lin kaj longigis sian kontrakton kiel pastro. En printempo 2009 Sabo kaj Koch povis interkonsiliĝi, kion ili demonstraciis al la publiko per komuna celebrado de la unua komunio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]