Rümikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rümikon AG (stacidomo).
Rümikon
Blazono de Rümikon
Rümikon
vilaĝokomunumo en Svislando • eksa municipo • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 34′ 00″ N 8° 22′ 44″ O / 47.56667 °N, 8.37889 °O / 47.56667; 8.37889 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 00″ N 8° 22′ 44″ O / 47.56667 °N, 8.37889 °O / 47.56667; 8.37889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 227
Areo 2,91 km²
Alteco 343 m super marnivelo
Poŝtkodo 5464
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Rümikon
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Rümikon estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 227 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rejnbordo en Rümikon

Rümikon situas ĉe la suda bordo de la rivero Rejno, kiu formas la limon inter Svislando kaj Germanio, norde de la Tavola Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur argeo de 2,91 km², de kiuj 1,30 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,25 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 510 m s.m. sur la monteto Bruch, la plej malalta punkto situas sur alteco de 333 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rümikon limas en nordo aliflanke de Rejno al la germana komunumo Hohentengen, en oriento al Fisibach, en sudo al Wislikofen, kaj en okcidento al Mellikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rümikon estas konektita al la publika trafikreto per la trajnlinio de Koblenco tra Bülach al Vinterturo, kiun servas la turgovia fervojkompanio THURBO. Tra la komunuma teritoria pasas ankaŭ la poŝtaŭtolinio de Baden al Kaiserstuhl.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefovjo n-ro 7 de Bazelo al Vinterturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rümikon datiĝas el la jaro 1113 kiel Ruminchon.

Rümikon dum mezepoko troviĝis sub la regado de la Habsburgoj. La malaltan jurisdikcion posedis la paroĥaro Wislikofen. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Rümikon estis atribuita al la subvoktejo Ehrendingen de la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Rümikon fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen