Růženec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Růženec
germane: Rosenkranz
pereinta vilaĝo
Oficiala nomo: Růženec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Bílá Voda
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Situo Růženec
 - koordinatoj 50° 24′ 15″ N 16° 52′ 15″ O / 50.40417 °N, 16.87083 °O / 50.40417; 16.87083 (mapo)
Estiĝo 1748
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Růženec (germane Rosenkranz) estas iama domaro en Ĉeĥio apud aĉetista vojo kondukanta tra montarselo inter monto Borůvková hora (900 m s. m.) kaj Javorník (768 m s. m.). Fontas ĉi tie ankaŭ sennoma rojo, kiu estas poste maldekstreflanka alfluanto de rojo Bílá voda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 17-a kaj la 18-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La domaro estisĝis verŝajne komence de la 17-a jarcento. Tiam ĝi havis aspekton de dometoj etendiĝantaj ĉirkaŭ koĉeristaj gastejo nomita „U růžového věnce“ (esperante: Ĉe rozkolora florkrono). La gasteja ekipaĵo proponis refreŝigaĵojn al vagabundaj vojaĝantoj el Silezio ĝis Kladsko, kien ili celis al tiea mariana bildeto. De tie la vilaĝeto evidente ricevis sian nomon. Post militoj je aŭstria heredaĵo inter Maria Tereza kaj prusia reĝo Frederiko la 2-a la vilaĝo fariĝis lima vilaĝo. Oni tradicias, ke fine de la 18-a jarcento la lokon vizitis imperiestro Josefo la 2-a akompanata de poeto Johann Wolfgang von Goethe.

La 19-a kaj la 20-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento plialtiĝis nombro de domoj en la vilaĝeto al 10. Samtempe ĉi tie estis konstruita kapelo inicita al Antonio de Padovo. Plua objekto aldoniĝis en la jaro 1836, kiam nombro de loĝantoj en Růženec nombris 63. Poste la vilaĝo ja disvastiĝis al dek du domoj, sed nombro de loĝantoj malaltiĝis. Komence de la 20-a jarcento ĝi faris eble kvindek. La loĝantoj laboris aŭ en agrikulturo, aŭ ili vojaĝis ĝis Złoty Stok (tiam germane Reichenstein), kiel ili trovis vivtenadon kiel muristoj aŭ laboristoj. Somere plu proponiĝis ebleco de vivtenado per laboro en arbaroj, kiam pri la laboroj inspektis loka arbarzorgestro loĝanta en unu el domoj de Růženec.

Post disfalo de aŭstra-hungara monarkio kaj estiĝo de Ĉeĥoslovakio komencis en la vilaĝo agadi anoj de financa gardistaro. La loko tiutempe apartenis al ekskursaj lokoj de homoj el la ĉirkaŭaĵo kaj el najbara Germanio. En la jaro 1933, kiam en Germanio ekregis nazioj, konkeris taĉmentoj de Sturmabteilung (SA) la ŝtatan limon el la germana flanko kaj la turisma agado ĉesis. Baze de Munkena interkonsento (1938) la vilaĝo plie fariĝis parto de Germanio kaj ĉesis plenumi rolon lima loko. Post liberigo de Ruĝa armeo en majo de 1945, kies anoj damaĝigis eĉ kapelon de Antonio de Padovo, la vilaĝo fariĝis denove parto de Ĉeĥoslovakio. Plimulto de lokaj loĝantoj, escepte krom unu familio, estis post la milito ellandigita en Germanion kaj eĉ tiu familio baldaŭ, en la jaro 1949, devis foriri ĝis Bílá Voda. En pluaj jaroj estis ĉiuj domoj, escepte de domo de arbarzorgejestro, detruitaj. Al neniigado evitis eĉ ne kapelo, al kiu ĉiujare la 13-an de junio, en tago de festotago de ties patrono okazis pilgrimoj de kredanto, pro ties detruigo de kapelo volis lokaj reprezentantoj de reganta Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio (KSČ) malebligi. La domo de arbarzorgejestro tiel restis ununura objekto, kiu restis el Růženec.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En la loko troviĝas vojmontrilo nomita „Růženec“. Kondukas tra ĉi tie ankaŭ biciklista vojo n-ro 6044.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]