Rạch Giá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rạch Giá
provinca urbo de Vjetnamio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 250 660  (2015) [+]
Loĝdenso 2 410 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 1′ N, 105° 5′ O (mapo)10.0125105.08083333333Koordinatoj: 10° 1′ N, 105° 5′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Areo 104 km² (10 400 ha) [+]
Rạch Giá (Vjetnamio)
Rạch Giá (Vjetnamio)
DEC
Rạch Giá
Rạch Giá
Situo de Rạch Giá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rach Gia [+]
vdr

Rạch Giá estas urbego, havenurbo, ĉefurbo de provinco Kiên Giang en Vjetnamio, kie ĝi estas la naŭa plej granda urbo.

Vojo en Rạch Giá
Pordo en Rạch Giá

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rạch Giá situas laŭ Golfo de Tajlando en sudokcidenta parto de la lando. Antaŭ la golfeto estas 92 insuloj. Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas 250 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kanalo de Rạch Giá

Ĝis 1715 tiu ĉi teritorio apartenis al Kamboĝo (poste al Vjetnamio) kiel Kramuon-Sa. Ĝi estis ĉefe plata arbaro kaj marĉo. Ĝi iĝis vaste konata kiel merkato por mieloj, vaksoj de abeloj kaj la plumoj de ekzotaj birdoj. Kiam la marĉoj estis sekigitaj, la loko iĝis centro por rizoproduktadoj. Dum la franca periodo oni konstruis kanalon, kiu ligas la havenon kun rivero, kiu estas grava branĉo de la pli malalta Mekongo. Dum periodo de 2 ŝtatoj la urbo apartenis al Suda Vjetnamio. Rạch Giá estas la unua urbo, kie la vjetnama registaro uzis projekton por vastigi la teritorion el la oceano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Rạch Giá kuras 2 ĉefvojoj. La urbego havas enlandan flughavenon kaj 2 havenojn.

Vendejego de Rạch Giá
Poŝtejo en Rạch Giá

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Rạch Giá la averaĝa jara pluvokvanto estas preskaŭ 2000 mm. La averaĝa temperaturo estas 27 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pagodo
  • kamboĝa budhana pagodo 3 kilometrojn norde

Fontoj[redakti | redakti fonton]