Sámuel Détsei
El Vikipedio
DÉTSEI Sámuel (de:ĉei) estis hungara memuaristo naskita en Fogaraŝo en 1703 kaj mortinta en Vaja la 25-an de januaro 1761.
Biografio[redakti]
Sámuel Détsei studis en Nagyenyed, Székelyudvarhely, Marosvásárhely, en 1735 li estis lernanto de Christian Wolff (1679 - 1754) en Marburg. Ekde 1738 li estis kortega pastro de Sándor Teleki, ekde 1740 li estis pastro en pluraj urboj de Transilvanujo.
Literaturo[redakti]
- Németh S. Katalin, Lomonoszov - magyar emlékkönyvben, Kort 1982;
- same ŝi: Détsi Sámuel emlékkönyve, Collectanea Tiburiana, Adattár 1990.