Sámuel Deáki Filep (pastro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DEÁKI FILEP Sámuel estis hungara pastro, reformita eklezia verkisto naskita en Dés en 1713 kaj mortinta en Koloĵvaro 1767. Li estis la filo de pastro József Deáki Filep kaj frato de pastro Pál Deáki Filep.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Deáki Filep studis en Koloĵvaro, en 1738-39 en Lejdeno kaj Utrecht. Unue li estis helppastro apud sia patro, poste de 1748 pastro en Koloĵvaro. Li verkis salutpoemojn, nekrologojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Új Magyar Irodalmi Lexikon