Sámuel Kaposi Juhász

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KAPOSI Sámuel (kapoŝi ŝa:muel) estis hungara reformita teologo, instruisto, astronomo naskita en Rimaszombat en 1660 kaj mortinta en Gyulafehérvár la 23-an de junio 1713.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Kaposi studis en universitatoj de Utrecht en 1683, en Lejdeno en 1685, denove en 1686 Utrecht. Li revenis Transilvanion kiel doktoro pri teologio en 1688. De 1689 li estis instruisto de la reformita lernejo rifuĝinta el Sárospatak al Gyulafehérvár. Li postrestis plurajn manuskriptojn precipe pri astronomio (Epitome astronomie; Calendariographie; Tractatus mathematicus).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De desertione spirituali (Utrecht, 1683);
  • Memoriale hebraicum (Claudiopoli, 1698).

Fonto[redakti | redakti fonton]