Sámuel Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZABÓ Sámuel (sabo:) estis hungara historiisto, instruisto naskita en Székelyföldvár la 16-an de majo 1829 kaj mortinta en Koloĵvaro la 1-an de januaro 1905.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szabó studis en Nagyenyed, Segesvár, en 1848 en la universitato de Peŝto kaj en la porartileria lernejo de Nadjvarado. En 1848 – 49 li partoprenis en la bataloj en Transilvanio apud Áron Gábor. En 1856 li studis en Heidelberg. De 1858 li estis instruisto en Marosvásárhely, de 1868 ĝis sia morto en la reformita kolegio de Koloĵvaro. En 1867 – 68 li redaktis la gazeton Székely Közlöny, de 1869 ĝis 1871 la gazeton Erdélyi Gazda.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A kolozsvári ev. ref. főtanoda régibb és legújabb története (Bp., 1876);
  • Hunyadi Mátyás… (Kolozsvár, 1902);
  • A székelyudvarhelyi codex (Bp., 1908).

Fonto[redakti | redakti fonton]