Sándor Antus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Antus
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1944 (1944-02-28)
en Szeged
Morto 1-an de decembro 2021 (2021-12-01) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Infano Balazs Antus
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
vdr

Sándor Antus [ŝAndor antuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antus Sándor estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 2004, ordinara en 2010) de Hungara Scienca Akademio.

Sándor Antus [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1944 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Antus frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste teknikan universitaton. En 1968 li ricevis diplomon pri kemio, poste li laboris en kemia uzino ĝis 1973. En 1971 li doktoriĝis en la universitato. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1977, li doktoriĝis en 1992 antaŭ la akademio. Inter 1973-1977 li laboris en kemia instituto, inter 1987-1992 li instruis en la teknika universitato en Budapeŝto, poste en universitato en Debrecen. Li estis katedrestro inter 1993-2008, dume li ankaŭ estis vicdekano kelkajn jarojn. Foje li esploris en eŭropaj universitatoj helpe de stipendioj. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1984-2007.

Lia plej grava libro[redakti | redakti fonton]

  • Szerves kémia I-III (Organika kemio 1-3), (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.