Sándor Apponyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Apponyi
Statuo pri Sándor Apponyi
Statuo pri Sándor Apponyi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1844 (1844-01-19)
en Parizo
Morto 18-an de aprilo 1925 (1925-04-18) (81-jaraĝa)
en Lengyel
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Rudolph von Apponyi
Patrino Anna Alexandrovna Benckendorff
Okupo
Okupo diplomato • librokolektisto • bibliografo • politikisto
vdr

Grafo Sándor Apponyi [ŝAndor aponji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Apponyi Sándor estis hungara diplomato, bibliografo, membro de Hungara Scienca Akademio (1905).

Sándor Apponyi naskiĝis [1] la 19-an de januaro 1844 en Parizo. Li mortis la 18-an de aprilo 1925 en Lengyel.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Apponyi frekventis universitaton en Munkeno, poste eklaboris en 1863 en Parizo kiel diplomato. En 1876 li ne plu laboris, sed vivis en sia bieno en Lengyel, kie li kolektis librojn. En 1878 li edziĝis. Li ricevis premion en 1909. En 1924 li donacis sian faman bibliotekon al Hungara Nacia Muzeo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hungarica. Ungarn betreffende im Auslande gedruckte Bücher und Flugschriften 1903-1927
  • Isotae Nogarolae Veronensis opera quae supersunt omnia I-II 1886

Fontoj[redakti | redakti fonton]