Sándor Bíró (ŝakisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor BÍRÓ [bIrO] rumania hungara ŝakisto, internacia ŝakmajstro. Li naskiĝis en Ditrău la 18-an de julio 1957.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sándor Bíró studis en lignoindustria fakmezlernejo de Miercurea Ciuc (1972-1977). Li ekkonkursis jam en sia naskiĝvilaĝo de 1970. De 1985 li estis konkursarbitracianto, de 1987 konkursorganizanto, de 1990 internacia ŝakmajstro, ŝaktrejnisto, ŝakfigurfaranto. Inter 1990—96 li estis gvidantarano de Rumana Ŝakunuiĝo. Inter 1974—1989 li havis ŝakrubrikon en gazeto Hargita, kiun li rekomencis en 1995 en la sama gazeto kaj en Új Sport. En 1998 li fondis ŝakklubon sub nomo Ŝakklubo Caissa en Miercurea Ciuc, kies li estas prezidanto. Li prizorgas la malkovron de junaj talentoj kaj de iliaj evoluigoj. En 2009 li fondis ŝaklernejon funkciantan kaj en Miercurea Ciuc kaj reteje.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Junulara ŝakĉampiono de Bukareŝto, 1977.
  • Arĝentmedalisto en teamoj hungaraj (Kecskeméti Dutép, 1991, Budapesti Elektromos, 1998, Zalaegerszegi Csuti SK, 1996)
  • Premio Pro urbe, Miercurea Ciuc, 1999.
  • Honorcivitano de Ditrău, 2001.

Fontoj[redakti | redakti fonton]