Sándor Benczédi (skulptisto)
BENCZÉDI Sándor (bence:di) estis hungara skulptisto en Rumanio naskita la 16-an de septembro 1912 en vilaĝo Tarcsafalva kaj mortinta la 1-an de januaro 1998 en Cluj-Napoca. Li estas la patro de aktoro Sándor Benczédi kaj de skuptistino Ilona Benczédi.
Biografio [redakti]
Sándor Benczédi akiris bazlernejan instruistdiplomon en la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc kaj li pristudis skulptoarton en Budapeŝto inter 1938-1942 en la hungara arta altlernejo de Budapeŝto ĉe Zsigmond Kisfaludi Strobl. Post tiu li estis instruisto inter 1945-1947 en Tărceşti kaj en Corund (Harghita). Inter 1949-1953 li estis universitata instruisto de la Belarta Altlernejo Ion Andreescu. Inter 1970-1974 li kreis la portretgalerion de rumanujaj hungaraj intelektuloj kaj donacis ilin al muzeo Csíki Székely Múzeum.