Sándor Bródy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Bródy
Persona informo
Bródy Sándor
Naskiĝo 23-an de julio 1863 (1863-07-23)
en Eger
Morto 12-an de aŭgusto 1924 (1924-08-12) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Amkunulo Margit Hunyady vd
Infanoj Sándor Hunyady • András Bródy • Iles Brody vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor Bródy - en hungara kutima vortordo Bródy Sándor - estis hungara verkisto. Li naskiĝis la  23-an de junio 1863(nun 1863-06-23) en Eger kaj mortis la  12-an de aŭgusto 1924(nun 1924-08-12) en Budapeŝto. Li havis amrilaton kun Margit Hunyady, ilia filo estis Sándor Hunyady.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bródy havis judan devenon. Post la lernejaj jaroj li komencis labori kiel ĵurnalisto en Transsilvanio, kie li inter la jaroj 1888 kaj 1890 esis redaktoro de la hungarlingva gazeto Erdélyi Hiradó ("Transsilvaniaj novaĵoj"). Poste li translokiĝis al Budapeŝto kaj inter la jaroj 1892 kaj 1902 estis redaktoro de la renoma gazeto Magyar Hírlap ("Hungara ĵurnalo"). Fruaj literaturaj sukcesoj kuraĝigis lin iĝi plenprofesia literatura verkisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Bródy kreis vastan gamon da noveloj, romanoj kaj teatraĵoj. Li en sia verko renkontis romantikajn (Mór Jókai) kaj naturismajn (Émile Zola) modelojn. Per enkonduko de la budapeŝta slanga parola lingvaĵo en sian verkon kaj do en la literaturan lingvaĵon li donis valoran inspiron al la hungarlingva literaturo. Iuj el liaj verkaĵoj elstaras pro akra socia kritiko.

  • Doktor Faust, romano 1888/90
  • A kétlelkü asszony, romano 1893
  • Hófehérke, teatraĵo 1894
  • Az ezüst kecske, romano 1898
  • A nap lovagja, romano 1902
  • A dada, teatraĵo 1901 ("la mamnutristino", 1904)
  • A tanítónő, teatraĵo 1908 ("la instruistino", subtitolo "hungara vilaĝa historio en tri aktoj", 1909)
  • A medikus, teatraĵo 1911 ("la medicinisto")
  • Timár Liza, teatraĵo 1914
  • Fehér könyv, 1914
  • A szerelem élettana, 1922

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Sándor Bródy en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)