Sándor Fest

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor FEST [ŝAndor feŝt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fest Sándor estis hungara filologo, literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro (korespondanta en 1938) de Hungara Scienca Akademio.

Sándor Fest [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1883 en Hungara reĝlando en Szepesváralja (nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio). Li mortis la 30-an de decembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Fest frekventis universitaton en Budapeŝto akirinta diplomojn en 1906 kaj 1907, fine li plulernis en Britio ĝis 1913. Li plurfoje studvojaĝis al Britio kaj Usono, dume li foje instruis en mezlernejoj jam ekde 1906. Inter 1917-1924 li instruis en Universitato de Budapeŝto en rango privata profesoro. Inter 1925-1934 li instruis en Graz. Hejmenveninta li instruis parte en mezlernejo, parte en universitato en Debrecen. Li mortis pro bombado dum la 2-a mondmilito. Li okupiĝis precipe pri la angla-hungara literatura kaj historia rilatoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hangátvetés a magyar nyelvben (1907)
  • A latin nyelv tanítása az amerikai high schoolban. 1–2. (Instruado de la latina lingvo en la usonaj "high school"), (1911)
  • Fiume Magyarországhoz való kapcsolásának előzményeiről és hatásáról (1916)
  • Angolok Magyarországon a reformkorszakban (Angloj en Hungarujo dum la reforma erao),, (1920)
  • Magna Charta – Aranybulla. Szellemi érintkezések angolok és magyarok között III. Béla és II. Endre korában (1934)
  • Skóciai Szent Margit (Margareta de Skotlando (sanktulino)), (1941)
  • Anglo–Hungarian Historical and Cultural Relations (1969)
  • Skóciai Szent Margittól a walesi bárdokig. Magyar–angol történeti és irodalmi kapcsolatok. (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.