Sándor Gál (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Gál
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1933 (1933-03-01)
en Farmos
Morto 16-an de majo 2021 (2021-05-16) (88-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Sándor GÁL [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gál Sándor estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).

Sándor Gál [1] naskiĝis la 1-an de marto 1933 en Farmos, li mortis la 16-an de majo 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Gál studis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto inter 1951-1956. Li komencis sian karieron samloke en la universitato, kie li baldaŭe akiris altajn instruajn rangojn. Inter 1988-1993 li estis dekano. Li kandidatiĝis en 1972, doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis unu el la fondintoj de fakrevuo Journal of Thermal Analysis. En 2003 li emeritiĝis. Li ricevis diversajn premiojn ekde 1988.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Thermoanalitical Investigations of High Temperature Fusion Reactions (1963)
  • Analitikai kézikönyv (1974)
  • The Effect of Heat-transport Within the Sample on the Shape of Thermoanalytical Curves (1986)
  • Thermoanalytical Studies on Crown Ether Alkali Complexes (1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]