Sándor Gálfalvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GÁLFALVI Sándor (ga:falvi) estis rumania hungara pedagogo, kulturorganizinto, publicisto naskita en Cădaciu la 26-an de majo 1919 kaj mortinta en Cristuru Secuiesc la 12-an de januaro 1996.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sándor Gálfalvi diplomitiĝis en Universitato Ferenc József de Koloĵvaro en 1943 kun summa cum laude pri pedagogio-psikologio, sed li frekventis ankaŭ la kursojn pri filozofio, sociologio kaj hungara literaturo. ĝis 1945 li laboris en la Pedagogia Instituto de la universitato, poste en mezlernejo de Cristuru Secuiesc, de 1948 en la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc ĝis la ĉeso de tiu en 1955, poste en la infanhejmo. Li estis eminenta pedagogo, publikviva persono, publicisto, ĉefadministranto de la unitariisma eklezio de Transsilvanio (1992 - 1996), prezidanto de la loka RMDSZ.

Fonto[redakti | redakti fonton]