Sándor Gaál (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GAÁL Sándor (ga:l) estis rumania hungara militinĝeniero, fizikisto naskita en Gógánváralja la 4-an de oktobro 1885 kaj mortinta en Sfântu Gheorghe la 28-an de julio 1972.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sándor Gaál havigis diplomon en 1908 en la Militinĝeniera Akademio de Vieno, poste li iĝis profesia oficiro. Post la unua mondmilito li iĝis kunulposedanto de teknikentrepreno en Deva. Li studvojaĝis en Anglio, Francio kaj Germanio. En 1927 li publikis en la revuo Die Naturwissenschaften pri la Lorentz-transformacio, poste li verkis sian laboraĵon pri la subsistemoj de Lorentz-grupo. En 1929 li estis la unua, kiu priokupiĝis la principon de la kaskadrapidigiloj. Post la dua mondmilito li loksidiĝis en Cernatu de Jos, de 1949 li laboris kiel inĝeniero en Sfântu Gheorghe ĉe la Lokindustria Entrepreno, krome tiu ĉi li ankaŭ instruis. Liaj manuskriptoj parte troviĝas en la Sikula Nacia Muzeo, parte en la muzeo de Cernat, parte en Baia Mare.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A Lorentz-csoport alaprendszerei (manuskripto);
  • Eine Neueu Trüfungsmöglichkeit der Relativitätstheorie (Die Naturwissenschaften, 1927);
  • A lineáris áthelyeződés invariáns fizikai jellemzői (manuskripto);
  • Egy elméleti fizikai értekezés kalandos története (Megyei Tükör 1971. nov. 28.).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon