Sándor Hegedüs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Hegedüs
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1847 (1847-04-22)
en Kluĵo
Morto 28-an de decembro 1906 (1906-12-28) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Jolán Jókay
Infanoj Lóránt HegedüsSándor Hegedüs
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistoekonomikisto
vdr

HEGEDÜS Sándor (hegedyŝ) estis hungara politikisto, ministro, ano de MTA naskita en Koloĵvaro la 22-an de aprilo 1847 kaj mortinta en Budapeŝto la 28-an de decembro 1906.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Hegedüs studis juron kaj ekonomikon kaj en 1865 li estis kunlaboranto de Budapesti Szemle, de 1868 de la A Hon. De 1875 ĝis 1905 li estis deputito en landkunveno de la Szabadelvű Párt (Liberala Partio). DE 26-a de februaro 1899 ĝis 4-a de marto 1902 li estis ministro pri komerco. En 1905 li iĝis ano de la supera ĉambro de la landkunveno.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Közhasznú ismeretek (Pest, 1870);
  • A baloldal törekvése (Bp., 1872);
  • Az önkormányzat és pénzügy (Bp., 1878);
  • A latin államok pénzszövetsége (Bp., 1886)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.