Sándor Hevesi
El Vikipedio
Sándor Hevesi, hungare Hevesi Sándor, Esperante Aleksandro Hevesi estis hungara verkisto, tradukisto, reĝisoro, dramaturgo dramisto, membro de Societo Kisfaludy.
Sándor Hevesi naskiĝis, kiel Hoffmann Sándor la 3-an de majo 1873 en Nagykanizsa. Li mortis la 8-an de septembro 1939 en Budapeŝto.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Sándor Hevesi devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1901 li estis reĝisoro en Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ĉefreĝisoro kaj direktoro. Inter 1927-1932 li instruis la estontajn aktorojn en la ĉeflernejo. Baldaŭe li reĝisoris ankaŭ en aliaj teatroj.
Verkoj (selekto) [redakti]
- Dráma és színpad (Dramo kaj scenejo), eseoj, 1896
- A színjátszás művészete (Arto de la aktorado), 1908
- Az igazi Shakespeare és egyéb kérdések (La vera Ŝekspiro kaj ceteraj demandoj), 1919
- Színház (Teatro), 1938
- A drámaírás iskolája (Lernejo de la dramoverkado), studoj, 1961
- Amit Shakespeare álmodott (Kiun Ŝekspiro sonĝis), 1964
- Az előadás, a színjátszás, a rendezés művészete (Artoj de la prezentado, aktorado kaj reĝisorado), 1965
- Reĝisoraj kaj similaj laboroj
- scenarlibroj
- tradukaĵoj
Memorigiloj [redakti]
- memortabulo en Budapeŝto
- placo en Budapeŝto
- teatro "Hevesi Sándor"
Fontoj [redakti]
- Hungarlingva Vikipedio
- biografio hungare