Sándor Kégl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Kégl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1862 (1862-12-01)
en Kiskunlacháza
Morto 29-an de decembro 1920 (1920-12-29) (58-jaraĝa)
en Kiskunlacháza
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo iranologo • literaturhistoriisto
vdr

Sándor KÉGL [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kégl Sándor, estis hungara literaturhistoriisto, orientalisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1906). Germane li uzis la nomon Alexander von Kegl.

Sándor Kégl [1] naskiĝis la 1-an de decembro 1862 en ekstera apartenaĵo de Kiskunlacháza (Szunyog). Li mortis la 29-an de decembro 1920 en ekstera apartenaĵo de Kiskunlacháza (Pusztaszentkirály).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Kégl frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li multe lernis de Ármin Vámbéry kaj Péter Hatala, poste li plulernis en universitatoj de Vieno, Parizo, Oxford kaj Cambridge. En 1889 li studvojaĝis al Irano, kie li esploris en arĥivo de Teherano. Ekde 1893 ĝismorte li instruis en universitato en Budapeŝto. Li okupiĝis pri la persa kaj sanskrita literaturoj. Li kolektis imponan bibliotekon kun 11000 libroj, kiun MTA heredis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tanulmányok az újabbkori persa irodalom történetéből (Studoj pri historio de la plej nova persa literaturo), (1892)
  • A perzsa népdal (La persa popolkanto), (1899)
  • Perzsia (Persio), (1903)
  • Bhagavad-gîtâ (1911)

Fontoj[redakti | redakti fonton]