Sándor Kőrösi-Krizsán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Kőrösi-Krizsán
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1896 (1896-02-27)
en Baia Mare
Morto 2-an de oktobro 1970 (1970-10-02) (74-jaraĝa)
en Munkeno
Familio
Edz(in)o Noémi Ferenczy
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

KŐRÖSI-KRIZSÁN Sándor [koe:roeŝi-kriĵan] estis rumanuja hungara politikisto, ĵurnalisto, redaktoro, publicisto naskita la 27-an de februaro 1896 en Nagybánya kaj mortinta la 2-an de oktobro 1970 en Munkeno. Li estis edzo de goblenartistino Noémi Ferenczy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En somero de 1916 Sándor Kőrösi-Krizsán iĝis rusa militkaptito kaj interkonatiĝis kun Viktor Aradi, Endre Sík, redaktis la semajngazeton hungarlingvan Szibériai Vörös Újság, poste iĝis sekretario de Béla Kun en Moskvo. Oni elpelis lin al Rumanujo, kaj oni fermis en malliberejon de Jilava. Poste en 1923 li iĝis kunlaboranto de gazeto Munkás de Dezső Jász en Bukareŝto. Li estis unu el gvidantoj de Rumana Komunista Partio. Li konsideris Rumanujon multinacian ŝtaton. En 1925 kune kun Viktor Aradi li redaktis la gazeton A Jövő Társadalma; li estis kunlaboranto de unua jarkolekto de revuo Korunk. En 1927 li kontraŭis la diktaturon de Stalin kaj tial li perdis siajn oficojn en la partio. Komence de jaroj 30-aj li estis raportisto de Brassói Lapok, poste ĝia eksterpolitika redaktoro. En 1936 li translokiĝis Hungarujon kaj ekde 1941 li iĝis la raportisto de ĵurnalo Magyar Nemzet en Berlino. Ekde 1951 li estis ĉefredaktoro hungara de Radio Libera Eŭropo ĝis sia pensiuliĝo en 1965.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Romániai Magyar Irodalmi Lexikon