Sándor Krizbai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KRIZBAI Sándor estas rumanuja hungara pentristo, grafikisto naskita en Târgu Mureş la 15-an de julio 1949.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Krizbai estas memlerninto. La mezlernejon li finis en sia naskiĝurbo inter 1964-1968. Inter 1975-1980 li partoprenis aktive en la t. n. Apolló Ifjúsági Alkotókör kaj inter 1980-1983 en la t. n. Marosvásárhelyi Műhely (MAMŰ). En 1984 li translokiĝis Hungarujon. Li estas ano de la Vajda Lajos Stúdió de Szentendre, de la Fiatal Képzőművészek Stúdiója Egyesület; ekde 1986 de la Szentendrei Grafikai Műhely; inter 1990-1994 de Grupo PANTENON [kun Károly Elekes, Árpád Nagy Pikal]; ekde 1991 li estis unu el fondintoj de MA (születő) MŰ (-vek) Társaság (Asocio Hodiaŭ (naskiĝantaj) Verkoj).

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1997: Neufeld-Anna-memorpremio, Vác;
  • 2006: Munkácsy-premio.

Fonto[redakti | redakti fonton]