Sándor Mágócsy-Dietz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor Mágócsy-Dietz [ŝAndor mAgOĉi-dic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mágócsy-Dietz Sándor estis hungara botanikisto, fungosciencisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1908). Lia onklo estis Frigyes Ákos Hazslinszky.

Sándor Mágócsy-Dietz [1] naskiĝis kiel Dietz Sándor la 7-an de decembro 1855 en Hungara reĝlando en Ungvár (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio). Li mortis la 27-an de februaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Mágócsy-Dietz frue lernis botanikon de Frigyes Ákos Hazslinszky. Post lernado li komence estis ĉefamilia edukisto, sed li plulernis en Reĝa Universitato de Budapeŝto inter 18761880, sed unu lernojaron li estis asistanto en Akademio de Selmec. Li eklaboris samloke en la universitato. En 1886 li studvojaĝis al Svislando kaj Germanio, poste same en 1895 al Francio kaj Italio. Intertempe li instruis en diversaj lernejoj, eĉ en universitato. En 1891 li estis nomita estro de la botanika ĝardeno. En 1928 li pensiuliĝis. Li okupiĝis ekzemple pri vinberoj, fungoj, kanaboj, konvolvulacoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Rügy és levélkulcs (1882)
  • Erdészeti növénytan I–II. (1891–1896) - kunaŭtoro
  • A növények táplálkozása, tekintettel a gazdasági növényekre (1909)
  • A növénytan múltja, jelene és jövője hazánkban (Paseo, nuntempo kaj futuro de la biologio en nia lando), (1926)

Fontoj[redakti | redakti fonton]