Sándor Tanárky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor Tanárky [ŝAndor tanArki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tanárky Sándor estis hungara oficiro, historiisto, membro (korespondanta en 1837, ordinara en 1838) de Hungara Scienca Akademio.

Sándor Tanárky [1] naskiĝis en 1784 en Bia. Li mortis la 29-an de decembro 1839 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Tanárky aliĝis al la armeo en 1806, poste li servis diverloke. En 1813 li komencis instrui en militakademio en Wiener Neustadt, sed li partoprenis ankaŭ en milito kontraŭ Napoleono, krome li faris mezuradon por la armeo en diversaj lokoj de Habsburga Imperio. En 1834 li atingis la rangon majoro. Li pensiuliĝis en 1838.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Strategia elvei (Principoj de la strategio) - tradukaĵo
  • A Ferdinánd-huszárezred története
  • A felkölt magyar nemesség gyalogsága hadi regulamentumai… (1809)

Fontoj[redakti | redakti fonton]