Sándor Tatay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Tatay
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1910 (1910-05-06)
en Bakonytamási
Morto 2-an de decembro 1991 (1991-12-02) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germanahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Pécs vd
Memorigilo Sándor Tatay
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor TATAY [ŝAndor tatai], hungare Tatay Sándor, Esperante Aleksandro Tatay estis hungara verkisto.

Sándor Tatay naskiĝis la 6-an de majo 1910 en Bakonytamási. Li mortis la 2-an de decembro 1991 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Tatay frekventis gimnaziojn en Tata, Pápa kaj Szarvas, universitatojn en Sopron kaj Pécs. Li komencis sian karieron en la 1930-aj jaroj. Ekde 1944 li vivis ĉiusomere en Badacsony, kie li verkadis, ĉiuvintre en Budapeŝto. Liaj verkoj estis tradukitaj al 9 lingvoj. Li ricevis premion Kossuth en 1991, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (selekto) (ĉiuj romanoj)[redakti | redakti fonton]

  • Az eke (La plugilo), debuta romano, 1931
  • Csipke (Punto), 1942
  • A második leány (La dua knabino), 1956
  • Kenyér és virág (Pano kaj floro), 1959
  • Puskák és galambok (Pafiloj kaj kolomboj), ĉefverko, 1960
  • A nyugati kapu (La okcidenta pordo), 1962
  • A szerelem szőnyege (Tapiŝo de la amo), 1970
  • Bakonyi krónika (Kroniko pri Bakony), 1985

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio