Sándor Tekeres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Tekeres
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1921 (1921-06-01)
en Armășeni
Morto 11-an de julio 1977 (1977-07-11) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo kantisto
vdr

TEKERES Sándor (tekereŝ) hungara popolkant-kantisto, operetkantisto. Li naskiĝis en Armăşeni la 1-an de junio 1921 kaj mortis en Budapeŝto la 11-an de julio 1977.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Tekeres estis metilernanto en Braŝovo, kie kantis en ĥoro kaj lernis violonludon ĉe rumana bazlerneja instruisto. Li venis enBudapeŝton en la komenco de la kvardekaj jaroj. Inter 19451947 la studis operfakon en la Muzikakademio Franz Liszt ĉe Imre Molnár, pli poste du jarojn ĉe Andor Lendvai. Li diplomiĝis en 1951. Samtempe li estis ano de Artensemblo de Hungara Popolarmeo. Inter 1963–67 kaj inter 1951–1963 li estis solisto de Operetoteatro (Budapeŝto), sekve ekde 1967 de la Artensemblo de Hungara Popolarmeo. Intertempe li kantis popolkantojn kaj kelkfoje ankaŭ popolecajn kanzonojn, pri kiuj prepariĝis pluraj registraĵoj.

Gramafondiskaj popolkant-registraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Balatoni népdalok,
  • Tiszavidéki dallamok,
  • Két szál pünkösdrózsa.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]