Sándor Wekerle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sándor Wekerle

WEKERLE Sándor (n. 14-an de novembro 1848, Mór, Hungario – m. 26-an de aŭgusto 1921, Budapeŝto) estis hungara politikisto, financa fakulo, la unua nenobela ĉefministro de Hungario. Li estis trifoje ĉefministro.

Li studis juron en Budapeŝto, poste studvojaĝis en eksterlando. Li akiris pli poste sciencan gradon pri ekonomia kaj administra juro. Li estis ekde 1870 financministeria oficisto kaj laŭpaŝe atingis la rangon de ŝtatsekretario. Oni elektis lin en 1887 al parlamentano (en la Liberala partio). Li estis financministro en la registaro de Kálmán Tisza kaj de Gyula Szapáry (1889–92). Li estis en 1892 por mallonga tempo komercafera ministro, sed oni komisiis lin la 17-an de novembro 1892 al ĉefministro. Dumtempe li tenis la prozicion de la financa ministro.

Dum lia unua ĉefministra periodo, li sukcese ekvilibrigis la ŝtatfinancojn. Li enkondukis la progresivan enspezan imposton, li iniciatis la ŝanĝon al orvaluto. Li cedis nek al la naciaj malplimultoj nek al la agrarmovadoj (malpermeso de Rumana Nacia Partio, juĝproceso kontraŭ János Szántó Kovács). Pro la ŝtata bojkoto de la Kossuth-entombigo, la registaro iĝis malpopulara kaj la longa diskuto pri eklezi-politikaj reformoj (la reĝo apogis la opozicion) devigis lin abdiki (31-an de majo 1894). La liberala eklezipolitiko igis lin populara (pluraj urboj elektis lin honorcivitabno de la urbo) kaj cedante al la publika premo, la reĝo Franco Jozefo nomumis lin duafoje ĉefministro (10-an de junio). Ĉar la diskutoj ne malakriĝis eĉ post tio, li denove abdikis (14-an de januaro 1895).

Li estis en la sekva jardeko prezidanto de la Administra Juĝejo (tiel li estis membro en la supera ĉambro) kaj ne politikumis. Post kiam la tn. satelitregistaro de Fejérváry fiaskis kaj la reĝo trovis tro radikala la opozician gvidanton Gyula Andrássy, li elektis denove Wekerle al ĉefministro.

Lia dua regado ne estis tiom sukcesa (8-an de aprilo 1906 - 17-an de januaro 1910), ĉar li devis kutimiĝis al la koalicia programo. Dum tiu epoko, oni subskribis kun pli malfavorja kondiĉoj la ekonomian interkonsenton (1907). Wekerle estis samtempe financministro, por mallonga tempo eĉ justicministro kaj ministro pri militistaj aferoj. Li ofertis lian abdikon jam en aprilo de 1909, sed oni ne trovis konvenan posteulon.

Lia tria ĉefministra agado (20-an de aŭg. 1917–30-an de okt. 1918.) okazis dum malrapida disfalo de la Monarĥio kaj la historia Hungario. Ĉar lia registaro en havis plimulton, li devis ofte ŝanĝi la ministrojn. Li estis por mallonga tempo eĉ financministro, ministro pri internaj aferoj, agrikultura ministro (komence de 1918).

Li fondis en printempo de 1918 la „konstitucian partion de 48”.

Li estis ostaĝo de la Hungara Sovetrespubliko, ekde 1920 parlamentano kaj prezidanto de la Publikeduka Konsilio, ekde 1921 prezidanto de la Tutlanda Financa Konsilio.