Sáta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sáta [ŝAta] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Ózd.

Palaco en Sáta

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sáta situas profunde en la montaro Bükk en valo, apud la Naturparka Regiono de Lázbérc, inter belegaj montoj kaj arbaroj, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Eger-Putnok. Tiu ĉi vojaĝlinio kuras en unu el la plej belegaj natur-regionoj de Hungario. La plej proksima urbo estas Ózd.

Oni povas alproksimiĝi la vilaĝon el la direktoj de Ózd, Miskolc kaj Eger sur ŝoseoj. La supra mapero ne montras la auto-vojojn kio atingas la vilaĝon. Bonvolu klaki sur ĝi por la pli detala mapo.

Proksime 500 familioj vivas en la vilaĝo en 13 stratoj.

La plej lasta oficiala indiko pri la nombro de la loĝantoj devenas el 1999, tiam ĝi estis 1492. En la vilaĝo funkcias telefona-, trinkakva-, tergasa kaj kloaka retoj. La publikaj institucioj estas: vilaĝestrejo, elementa lernejo, infanĝardeno, biblioteko, apoteko, paroĥo, preĝejo, policejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Sáta naskiĝis: