Sângeorgiu de Mureş
El Vikipedio
Sângeorgiu de Mureş (sindĵordĵu de mureŝ) hungare Marosszentgyörgy (maroŝsentdjordj) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Târgu Mureș. En 1910 ĝi havis 1 952 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj) kaj en 1992 7 120 (rumanoj, 62% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Maros-Torda ). Administre apartenas al ĝi Tofalău (Tófalva) kaj Cotuş (Csejd). Ĝia katolika preĝejo havas pentritan lignan baldakenon el 81 kasonoj el la komenco de 1770-aj jaroj farita de nekonata artisto.
Enhavo |
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj [redakti]
- András Bárczi (?) pentristo.
- Károly Hajdó (*Zetea, 25-a de julio 1936): muzikinstruisto, kapelestro.
Komunumoj de Sankta Georgo en Transilvanio [redakti]
La ceterajn en Hungara reĝlando vidu: Bácsszentgyörgy!
