Sânmartin (Harghita)
El Vikipedio
Sânmartin (Harghita) sinmartin (hungare: Csíkszentmárton ĉiksentmarton) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Miercurea Ciuc. Administre apartenas al ĝi Cozmeni, Ciucani, Lăzăreşti, Valea Uzului. Ekde 21-a de novembro 2007 la vilaĝo ekhavas tergason.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 1 mil 034 loĝantojn, kaj en 1992 1 mil 325 (99% hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1333, kiel ekleziejo. Ĝi estis ĉikseĝa vilaĝo kaj de 1876 apartenis al departemento Csík. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Komunumoj de Sankta Marteno en Transilvanio [redakti]
La ceterajn en Hungara reĝlando vidu: Alsószentmárton
| Csíkszentmárton | Dicsőszentmárton | Homoródszentmárton | Kakszentmárton |
| Nyárádszentmárton | Szentmárton | Szentmártonmacskás | Szépkenyerűszentmárton |
| Váradszentmárton |
Renomaj personoj [redakti]
- István Albert (11-a de oktobro 1893 - ?): ĵurnalisto, rakontisto.
- Antal Becze (1842-1913): juristo, verkisto, vicprefekto en Ĉik-komitato.
- Katalin Daczó (n. 1965) ĵurnalistino, redaktorino
- Csaba Ferencz (*14-a de junio 1959): inĝeniero, ĵurnalisto.
- Menyhért Gábor Hajdu (*15-a de oktobro 1938): juristo, politikisto, ministro por sanaferoj.
- Tibor Horváth : apotekisto
- Mihály György (*6-a de septembro 1930): pentristo.
- Ernő Imecs (1856-1913): lokhistoriisto.
- Antal Jánosi (1954): grafikisto.
- János Szántó (*24-a de decembro 1924): sportĵurnalisto.
- Marcell Tamás (2-a de januaro 1838 - Nyírbátor, 22-a de novembro 1901) pastro, domestro.