Sânmiclăuș (Șona)
Sânmiclăuș | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Alinome | Bethlenszentmiklós hungare, Betelsdorf germane | ||
Komunumo | Șona (Alba) | ||
Iama hungara departemento | Kis-Küküllő | ||
Situo | 46° 15′ N, 24° 3′ O (mapo)46.24666666666724.056388888889Koordinatoj: 46° 15′ N, 24° 3′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 270 m | ||
Poŝtkodo | 517761 | ||
Loĝantaro | 1 451 (en 2002, 1 287 en 2021) | ||
Sânmiclăuș - jen rumane, prononco [senmikleŭŝ], hungare Bethlenszentmiklós, germane Betelsdorf - estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Blaj. Ĝiaj rumana kaj hungara nomoj aludas al Sankta Nikolao. Administre ĝi apartenas al la komunumo Șona (hungare Szépmező, germane Schönau [ŜØNaŭ], laŭvorte "bela herbejo"). Ĝi estas parto de la regiono Transsilvanio kaj de la distrikto Alba.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 1 522 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1 462 (rumanoj, 62 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 1 287 loĝantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skriba estas el 1309. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝi estis vilaĝo de la transilvaniaj saksoj. En la vilaĝo estas la gastejo Alexius kaj Georgius Bethlen, konstruaĵo tipa por la malfrua renesanco de Transilvanio kaj fakte nominda kastelo. Ĝi estis konstruita inter 1668 kaj 1683 laŭ planoj de Miklós Bethlen (Nikolaus Bethlen), kiu studis arĥitekturon en Utreĥto kaj Leiden (Nederlando). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Kis-Küküllő vármegye (germane Komitat Kleinkokel).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Farkas Bethlen, bethleni (n. en 1639 – m. en Bethlenszentmiklós la 30-an de decembro 1679): kanceliero de Transilvanio kaj historiisto
- János Duka: (n. en 1899 — m. en Arcuș, 1973): muzikilfaristo.
- Rudolf Németi (n. la 6-an de aprilo 1948): poeto, tradukisto kaj redaktoro.
- Balázs Uzoni Sz. (n. en Uzon? – m. en Bethlenszentmiklós? antaŭ 1673): reformita eklezia verkisto.
- Henrik Wlislocki (n. en Brassó, 9-a de julio 1856 – m. en Bethlenszentmiklós la 19-an de februaro 1907): etnografo kaj instruisto.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo de la komunumo, primariasona.ro, ne plu aktiva sed arkivigita laŭ la stato de januaro 2020 (rumane)
- historia retejo pri la komunumo (germane)
- Interaga mapo de distrikto Alba
- Popolnombrado 2002