São José dos Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
São José dos Campos
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Vale do Paraíba Paulista
Mikroregiono São José dos Campos
Fondita 1767
Poŝtkodo 12200-000
Telefonkodo 12
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 697 428  (2022) [+]
Loĝdenso 634 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 11′ S, 45° 53′ U (mapo)-23.178888888889-45.886944444444Koordinatoj: 23° 11′ S, 45° 53′ U (mapo) [+]
Alto 660 m
Areo 1 099,77 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
São José dos Campos (Brazilo)
São José dos Campos (Brazilo)
DEC
São José dos Campos
São José dos Campos
Situo de São José dos Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo São José dos Campos [+]
vdr

San-Jozefo de la Kampoj[1] (portugale: São José dos Campos, oficiale portugale Município de São José dos Campos) estas urba municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Vale do Paraíba Paulista kaj en la mikroregiono São José dos Campos. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 697 428 loĝantoj sur areo de 1 099,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 634 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 488 933. La teritorio havas komunan limon kun Monteiro Lobato, Jambeiro, Camanducaia, Sapucaí-Mirim, Jacareí, Caçapava, Joanópolis, Igaratá kaj Piracaia.

En la urbo situas unu el la kampusoj de la Universitato de San-Paŭlio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1563 aperis la indiĝena vilaĝo, kiu estis la deveno de San-Jozefo de la Kampoj, tiam kun la nomo de Aldeia Indígena do Rio Comprido, organizita de pastro José de Anchieta. Ĉi tiu loko ĉe la maldekstra bordo de Rivero Paraibo malproksime dek kilometrojn de la nuna urbo, kie naskiĝis pluraj indiĝenoj gŭaianazoj.

En 1643, la indiana vilaĝo estis translokita al nova loko, proksime al ravino natura, konturanta marĉan terenon kiu poste riĉevis la nomon "Banhado", kaj la indianvilaĝo estis konata kiel Indeĝanavilaĝo "São José do Paraíba". En la 27-a de julio 1767, oni permesis fondi la tiam Vilaĝon de São José do Paraíba.

La loko konservis la nomon de Vilaĝo de "São José do Paraíba" ĝis la jaro 1871, kiam la regantaro de la provinco, pro la granda vasteco de kampoj kiuj ekzistas en la municipo, aliigis la nomon al "São José dos Campos".

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1950-aj jaroj, la ekonomio estis ĉirkaue de la sanatorioj kaj pensionoj por tuberkulozuloj, ĉi tiuj ejoj logis, monate, centojn da malsanulojn kiuj serĉis flegadon kaj ili difinis la profilon de la urbo. Estis malmultaj la industrioj kiuj instaliĝis tie en ĉi tiu epoko: Teksfabriko Paraiba, 1925 kaj Rhodia, 1948.

La konstruado de la Veturvojo "Presidente Dutra", en 1951 estis la apartiganto de akvoj kiu distingigis la kreskadon de la urbo. Ekde tiam la urbo fariĝis sidejo de ŝtataj entreprenoj de grandeco kiel "Centro Técnico Aeronáutico" (Centro Teknika pri Aeronautiko) (CTA), en 1947. Projektita kiel instituto por specialiga formado, ĝi aliiĝis la embrio de la aeronautika, milita kaj aerospaca industrio.

En 1961, estis kreita Avibras, referenco de naskiĝinta milita kaj aeronautika industrio, kaj Cognae, el kiu originis INPE, la Instituto de Esploroj Aerospacaj.

La 1970-aj jaroj estis markita de forta kreskado de defendindustrioj kiuj instaliĝis en la urbo (Embraer, Engesa kaj Avibras), la kiuj disvendis militajn materialojn kaj aviadilojn al la Proksima Oriento.

En 1980, estis instalita la petrolrafinejo "Henrique Lages" (Revap) de Petrobras.

Pro fino de la Iran–Iraka Milito, la militaj industrioj eniris rapidege en malpligrandiĝon. Engesa fermis siajn pordegojn, Avibras eniris en dekadenco kaj aliigis siajn produktojn por garantii sian funkciadon kaj Embraer estis privatigita.

Komence de 1995, San-Jozefo de la Kampoj komencis novan periodon de industria kreskado, kiu komencis kun la repreno de pligrandiĝado de Embraer. Ekaperis novaj entreprenoj inter la kiuj elstariĝas Century, Solectron, Sergstom kaj Johnson Control. La municipo prepariĝas por eniri en la novan centjaron markita pri la teknikaj perfektigoj de produktado, la kreskanta uzado de la eletroniko, de aŭtomatigado, de la informatiko al produktemaj procedoj kaj de la aerospaca teknologio.

San-Jozefo de la Kampoj estas la urbo en Brazilo kiu koncentras plej grandan pintteknologion po kvadrata metro. Embraer kaj ĝiaj dekoj da distribuantoj; Avibras kaj ĝiaj dividoj en la fabrikado de periferiaĵoj al la informatika industrio; Ericsson, Solectron, Segerstrom, en la departemento de telekomunikadoj; institutoj pri sciencaj esploroj kiel INPE, en la elvolviĝado de satelitoj, CTA, ITA kaj CDT, la Centro pri Teknika Envolviĝado.

La urbo posedas 5 butikcentrojn, kie cirkulas 3 milionoj da personoj monate.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]