Sé
El Vikipedio
Sé (ŝE) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. La nomo de la vilaĝo en la germana lingvo estas Scheibing. La nomo signifas hungare: rojo. la vilaĝonomo konsistas nur el du literoj, tio estas unu el la plej mallongaj nomoj.
Bazaj informoj [redakti]
- Poŝtkodo: 9791
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 1150
En Sé oni trovis teran fortikaĵon el la neolitiko, objektojn el la kuprepoko kaj el la ferepoko. La romianoj akvodukton faris al Savaria (Szombathely). En 1901 katolika preĝejo konstruiĝis.
La vilaĝo nuntempe impetas, ĉar situas apud Szombathely laŭ la vojo al aŭstra limotrapasejo. Plej parte estas domoj konstruitaj nuntempe.
